Ĵurnalisto

person who collects, writes and distributes news and other information
(Alidirektita el Ĵurnalistino)

Ĵurnalisto estas verkisto kiu kreas tekstojn por ĵurnaloj, gazetoj, magazinoj kaj simile. Ĵurnalistoj estas profesiuloj kiuj kolektas novaĵfaktojn pri la lastaj okazaĵoj de publika intereso, kiuj esploras aŭ analizas tiujn faktojn kaj publikigas pri ili en aktuala novaĵilo. Ĉi tiu agado nomiĝas ĵurnalistikoĵurnalismo, vorto derivita de la franca ĵurnalo, kiu signifas taglibron aŭ poste signifas ĉiutagan gazeton. Oni ofte vidas ĵurnalistojn kiel praktikantojn de liberala profesio, tio signifas ke ĵurnalistoj laboras el pli profunda motivado sendependa de rekta nomumo aŭ tasko, komparebla al tiuj de, ekzemple, kuracistoj.

Intervjuanta ĵurnalsitino
Ĵurnalisto antaŭ la kamerao.

La fina respondeco pri la tuta ĵurnalisma enhavo de la eldonaĵo apartenas al ĉefredaktoro ; la redaktoro estas kutime tiu, kiu aprobas la aktualan eldonon.

Ĵurnalistoj de pli grandaj ĵurnaloj estas ĉefe salajrataj, sed multaj ĵurnalistoj estas sendependaj (ĉefe pro ŝparado ĉe gazetoj kaj aliaj redakcioj).

Ĵurnalista fiksisto redakti

Ĵurnalisto povas uzi tn. fiksiston (angle fixer) kiu estas ofte loka ĵurnalisto, dungita de eksterlanda korespondanto aŭ gazetara agentejo por helpi aranĝi rakonton. 'Fiksisto' plej ofte agas kiel tradukisto kaj gvidisto, kaj helpas aranĝi lokajn intervjuojn, al kiuj la korespondanto alie ne havus aliron. Ili helpas kolekti informojn por la rakonto kaj foje ludas gravegan rolon en la fina rezulto. Fiksistoj malofte ricevas ian aŭtorrajton, kaj ofte endanĝerigas sin, precipe en reĝimoj, kie ili povus alfronti konsekvencojn de subprema registaro pro publikigo de malbonaĵoj, kiujn la ŝtato eble volas cenzuri[1][2].

Specoj de ĵurnalistoj redakti

Eblas distingi ĵurnalistojn laŭ laborkampo (skriba gazetaro, radio, televido, Interreto) kaj laŭ labormetodo aŭ funkcio, kaj per temo aŭ specialiĝo.

Esplorĵurnalisto redakti

Por pli detala artikolo, vidu sub Esplorĵurnalismo.

Fotoĵurnalisto redakti

Por pli detala artikolo, vidu sub Fotoĵurnalismo.

Listo de ĵurnalistoj (elekto) redakti

Por listo de ĵurnalistoj, vidu la kategorion Ĵurnalistoj.

Asocioj (elekto) redakti

Ĵurnalistoj plej ofte estas membroj de fakaj asocioj (ekzemple Asocio de polaj ĴurnalistojForeign Press Association) aŭ de ĵurnalistaj sindikatoj. La Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFĴ) estas granda tutmonda sindikata federacio de la ĵurnalistaj sindikatoj tra la mondo. Ĝi reprezentas pli ol 600 000 amaskomunikilaraj laboristoj de 187 organizaĵoj en 146 landoj.

La Komitato por Protektado de Ĵurnalistoj, en angla Committee to Protect Journalists (CPJ) estas usona sendependa neprofitcela, neregistara organizo, kun sidejo en Novjorko, kun korespondantoj tra la tuta mondo. La CPJ promocias gazetarliberecon kaj defendas la rajtojn de ĵurnalistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Aĉetebla ĵurnalisto

Korespondisto

Civitana ĵurnalismo (ekzemple Tutmondaj Voĉoj)

Fotoĵurnalismo

Esplorĵurnalismo

Eksteraj ligiloj redakti

Grupo da Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Ipernity

Referencoj redakti

  1. (en) "In Journalism, what is a fixer?". WiseGeek.
  2. (en) Clore, Kathlyn, "10 things journalists should know about fixers: Covering minorities Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine". European Journalism Centre, la 4-an de februaro 2009.