Ķekava

urbo en Latvio

Ķekava estas setlejo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Ķekava. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 52 km de Bauska kaj 19 km de Rigo.[1]

Ķekava
Urbo
Ķekava preĝejo
Oficiala nomo: Ķekava
Lando Latvio Latvio
Municipo Ķekava
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Ķekaviņa
Supermara alteco m s. m.
Koordinatoj 56° 49′ 56″ N 24° 13′ 36″ O / 56.83222 °N, 24.22667 °O / 56.83222; 24.22667 (mapo)
Areo 7,4 km² (740 ha)
Loĝantaro 5 160 (29.01.2021)
Denseco 697,3 loĝ./km²
Urborajtoj 2022
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2123
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Ķekava
Retpaĝo: kekava.lv

Ĝis 2022, Ķekava estis vilaĝo. La ŝtatleĝo kondiĉas ke de 1-a julio 2022, Ķekava estos koncedita urborajtoj.

Historio redakti

En antikveco, Ķekava regiono estis relative malabunde loĝita areo en la norda parto de zemgala ŝtato Upmale, kun miksita etna kunmetaĵo. La livonoj ankaŭ vivis en tiuj lokoj kune kun la zemgaloj. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio.

Ķekava grandbieno kun akvomuelejo unue estis menciita en dokumentoj en la terdisputdokumentoj de la Livonia Ordeno kaj la Dekano de Rigo en 1435. Ĝis la Livonia Milito, Ķekava situis en la Dole paroĥo de la Arkidiocezo de Rigo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, Ķekava estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. En 18-a jarcento ĉio distrikto estis inkludita en Rusia Imperio.

Ķekava multe suferis en la militoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed pro sia avantaĝa loko ĝi ĉiam estis restaŭrita. Post la Dua Mondmilito estis konstruita kokaĵfabriko, kiu iĝis la plej grava firmao en la vilaĝo. Ĝi daŭre funkcias hodiaŭ.

Geografio redakti

Setlejo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Tra la setlejon fluas rivero Ķekava, la alfluanto de Daŭgavo. Okcidente de Ķekava estas grandaj marĉoj, oriente - Daūgavo.

Averaĝa temperaturo estas -5,5  °C en januaro kaj +17  °C en julio. Da precipitaĵo falas 700–750 mm jare.[2]

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 5 034 personoj sur areo de 9,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 537 loĝantoj/km².

Transporto redakti

La ĉefa ŝoseo de la setlejo estas E67/A7 Via Baltica (Talino-Varsovio). Aliaj gravaj vojoj estas la Riga pretervojo A5 kaj la vojo V6 Ķekava-Plakanciems.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ķekava en Vikimedia Komunejo