Vilaĝo Řepníky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sudokcidente de la urbo Vysoké Mýto kaj 6 km oriente de la urbo Luže. Vivas ĉi tie 398 loĝantoj (2023).

Řepníky
municipo
Oficiala nomo: Řepníky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Situo Řepníky
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 59″ N 16° 05′ 01″ O / 49.89972 °N, 16.08361 °O / 49.89972; 16.08361 (mapo)
Areo 10,95 km² (1 095 ha)
Loĝantaro 398 (2023)
Denseco 36,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 54 ĝis 538 65
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 572209
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řepníky
Retpaĝo: repniky.infobec.cz/index.php?page=has_hi
Portalo pri Ĉeĥio

Al la komunumo Řepníky apartenas vilaĝoj:

  • Řepníky
  • Pěšice
  • Popovec

Historio redakti

Kiam la domaro Řepníky ekestis, oni ne povas precize ekscii. Ke la vilaĝo estas tre malnova atestas antikva baptujo, nun parte enmasonita en preĝeja antaŭĉambro. Ĝi devenas el komencaj tempoj kristanaj en Bohemio. Bedaŭrinde mankas unu el piedoj de baptujo.

Nomon la vilaĝo ricevis verŝajne de kreskaĵo, kiun ĉi tie multe kultivis: beto (ĉeĥe "řepa" - Řepníky) estis banala ĉiutaga manĝaĵo kiel pano.

La unua historia mencio pri Řepníky estas jam en donaca akto el la jaro 1167, per kiu la reĝo Vladislav la 2-a al nova premonstrata monaĥejo en Litomyšl dediĉas Řepníky (laŭvorte oni skribas latine: "Ego rez Wladislavus dedi predium meum Repine ..." = "mi, reĝo Vladislav dediĉis mian bienon Řepníky...").

Kiam estis establita episkopejo en Litomyšl, Řepníky apartenis al ĝi. En la jaro 1398 ĝi estis transdonita al la monaĥejo Podlažice kaj post husanaj militoj, kiam la monaĥejo estis ruinigita, en la jaro 1436 akiris sinjorejon Podlažice kaj Nové Hrady sinjoroj Kostka el Postupice kaj poste la sekularaj posedantoj ŝanĝiĝis.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Laŭrenco, malfrubaroka, estis konstruita en la jaro 1783 sur loko de estinta ligna preĝejo. Ĝi estas ununava, oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio sur suda flanko. En la fronto estas rizalito kronita per pinjono. En la presbiterejo kaj navo estas plafonoj kun simplaj stukaj kadroj, la ĥorejo estas ligna.

La ĉefaltaro estis transportita el dekana preĝejo de Sankta Laŭrenco el Vysoké Mýto, duparta, kolona kun bildo de Sankta Laŭrenco de P. J. Kohel el la jaro 1931 kaj barokaj statuoj el rondo de J. Pacák: sur flankoj estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Jakobo sur superkonstruaĵo Dipatro, Moseo kaj Eliaso. La predikejo estas rokoka, la baptujo ŝtona, mezepoka. Sur la tombejo estas ligna kampanilo, prisma sur ŝtona subkonstruaĵo kun malalta piramido kaj lanterno.

Paroĥestrejo redakti

La paroĥestrejo estis konstruita en la jaro 1791 laŭ planoj de ĉi tiea paroĥo K. Weeber. Ĝi estas klasikisma duetaĝa konstruaĵo kun valba tegmento. Interne estas portreto de la paroĥo-konstruisto.

Statuoj redakti

  • Sankta Johano Nepomuka, rekonstruita en la jaro 1936 laŭ sabloŝtona originalo el la 18-a jarcento,
  • antaŭ la tombejo situas krucifikso el la jaro1823 de J. Vích,
  • monumento al viktimoj de la unua mondmilito,
  • memortabulo al naskiĝinto PhDr. Jan Sobotka (1862-1931), profesoro de matematiko ĉe Universitato de Karolo la 4-a

Domo n-ro 36 redakti

Domo n-ro 36 estas popoldevena konstruaĵo el la unua duono de 19-a jarcento.

Slava fortikigita setlejo redakti

Slava fortikigita setlejo kun remparoj kaj fosaĵoj, arĥeologia trovejo, estas proksimume 2 km nordokcidente de la vilaĝo.

Naturo redakti

  • Natura memorindaĵo Kusá hora (Kusá monto),
  • natura rezervejo Střemošická stráň (Střemošická deklivo) - protektataj estas naturaj arbaraj kaj arbarstepaj biocenozoj sur opokaj deklivoj, riĉaj je protektataj kaj priminicataj specioj,
  • signifa pejzaĝa elemento Broučí důl (Broučí valo).

Ceteraj partoj de la komunumo redakti

Pěšice redakti

Pěšice estas malgranda vilaĝo. Situas 2 km nordoriente de Řepníky. En ĝi loĝas 55 homoj. La unua skriba noto pri ĝi en historia dokumento estas el la jaro 1226, kiam estas rememorata Slušek el Pušice kiel atestanto. La vilaĝo do ricevis nomon laŭ fortikaĵeto, kiu staris sur la loko, kiu ankoraŭ nun nomiĝas "Na Hradisku". Komence de la 15-a jarcento posedis ĝin, fortikaĵeton Popovec kaj burgon Vildštejn apud Seč Ješík el Popovec, kavaliro-rabisto. Por ordigi la aferojn, episkopo Jan Železný la fortikaĵojn kaj vilaĝojn de Ješík konkeris kaj okupis. Pěšice poste fariĝis parto de la sinjorejo Košumberk kaj de Chroustovice. En la 19-a jarcento vivis kaj prosperis en Pěšice pli ol 200 loĝantoj, plejparte terkulturistoj.

La vilaĝon oni iam nomas "malgranda suda Bohemio" pro interesa, tipe sudbohemia vilaĝplaco kun kapeleto en ĝia centro.

Popovec redakti

Popovec estas malgranda vilaĝo kun 46 loĝantoj, situanta proksimume kvar kilometrojn norde de Řepníky. La unua mencio pri Popovec en historia dokumento estas el la jaro 1318, kiam la vilaĝon posedis Hince el Popovec. En la jaro 1372 vendas parton el ĝi Diviš el Popovec al anoj de familiaro Slavata el Chlum. Kiel dirite supre, komence de 15-a jarcento posedis fortikaĵeton Popovec, fortikaĵeton Pěšice kaj burgon Vildštejn apud Seč Ješík el Popovec, kavaliro-rabisto. Episkopo Jan Železný la fortikaĵojn kaj vilaĝojn de Ješík konkeris kaj okupis. Sinjoroj el Chlum poste akiris tutan vilaĝon Popovec kaj tiu, same kiel Pěšice, poste fariĝis parto de la sinjorejo Košumberk kaj pli malfrue de Chroustovice.

Bibliografio redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.