Citaĵo
 (ruse) А ещё есть ŜĈKĤL, которая просто ŜĈKĤL. С ними, знаете ли, веселее и они всегда рядом. Sergej Puzankov[1] 

ŜĈKĤLando (malsigle: ŜnurĈapelarKajĤrustaljovLando) estas neformala junulara movado en Rusio. La movado estis apudEsperanta kaj apudSEJMa. Kvankam la movado ne estis oficiala oni ofte opiniis ĝin tia kaj de tempo al tempo provis trovi ĝian estraron.

La murgazeto de ŜĈKĤLando

Prononcado redakti

La titolo estas prononcata Ŝo-Ĉo-Ko-Ĥo-Lando aŭ kurte Ŝo-Ĉo-Ko-Ĥo-Lo. Plena formo (Ŝnur'-Ĉapelar'-Kaj-Ĥrustaljov'-Lando) estis uzata ne ofte. En rusa lingvo la titolo estis prononcata jene: Шочокохола (ŝoĉokoĥola).

Naskiĝo de ŜĈKĤLando redakti

ŜĈKĤLando radikas el amikeco de anoj de E-kluboj en Niĵnij Novgorod kaj Volĵskij. La klubanoj ĉiam estis rimarkindaj per gajeco kaj spriteco. Ili eĉ havis ne tre kutimajn klubajn titolojn: Ĉapeloj (Niĵnij Novgorod) kaj Ŝnuroj (Volĵskij). Kaj ili, certe, ne povis pasi preter unu la alia. La grava renkontiĝo okazis dum OkSEJT-30 en Ivanovo.

Deveno de la titolo redakti

 
Sergeo Puzankov - la kunaŭturo de vorto ŜĈKĤLando

La titolo aperis en aŭgusto de 1991 jaro. Post OkSEJT-31 Sergeo Puzankov gastis ĉe Perepelica Vladimir en urbo Volĵskij. Dum preparo de renkontiĝo de E-klubo de Volĵskij aperis bezono nomi la grupon de esperantistoj el urboj Volĵskij, Niĵnij Novgorod, Smolensk, Tomsk, Moskvo k.a. Por la titolo Sergeo Puzankov kaj Vladimir Perepelica elektis nomojn de ĉefaj fortoj de la movado: E-klubo de Niĵnij Novgorod Verda ĉapelo kaj kromnomo de E-klubo de Volĵskij Verdaj ŝnuroj, kaj estis aldonita nomo de Aleksandr Ĥrustaljov. Tiutempe nomo de Aleksandr Ĥrustaljov estis ofte uzata kiel krisigno por atentigi iun konatan personon en homamaso. La krio estis farata laŭ silaboj: Ĥru-Sta-ljov! Tiel aperis la titolo - Ŝnur'-Ĉapelar' kaj Ĥrustaljov Lando. La titolo tuj ekplaĉis al la inventintoj kaj, kvankam ĝi ne sonis glate (aŭ ĝuste pro tio), baldaŭ estis vaste uzata.

Kio estis ŜĈKĤLando redakti

 
Artikolo pri ŜĈKĤLando en Movado (revuo) eldonita de REU

ŜĈKĤLando neniam havis ian oficialan presorganon, kie povis esti espremitaj celoj de la movado. Kaj la movado eĉ neniam pensis pri iaforma oficialigo de sia etoso. Tamen kelkaj el anoj de la movado provis prezenti ĝin al la vasta publiko dume nekonata kun ŜĈKĤLando.

 
 Homkonsisto de ŜĈKĤL estasjena: junul(in)oj, estas gajaj, spritaj, frenezetaj, neortodoksaj kaj kiuj sincere kaj tutkore amas Esperanton. Ne ĉiuj uzas ĝin, tamen mi volus konvinki, ke ĉiuj posedas lingvon, simple nur malmultaj aktive uzas ĝin en E-aranĝoj.

...

Kiajn celojn persekutas ŜĈKĤL? Verdire, ili (la celoj) neniam estis klare difinitaj (ĉar tio neniam estis bezonata), tamen mi provu ilin difini. ŜĈKĤL zorgas pri tio, por homoj vizitantaj diversajn E-aranĝojn, morale kaj etose fartu bone, gaje, kaj malenue kaj instigocele[2]

Kiel ekzempo eblas remomori OrSEJT-on-31 (Krasnojarsk) en 1994. Dum prepara periodo SEJM decidis sendi al la tendaro sian reprezentanton por prepari distran programon. Rezulte kerno de teamo organizita la programon konsistis preskaŭ nur el anoj de ŜĈKĤLando: Irina Rubanova (Nia Homo), Aleksandr Ĥrustaljov, Vladimir Perepelica (P.Fiŝo), Konstantin Malasajev kaj multaj aliaj.

Verŝajne, Lasta remarkinda partopreno en E-tendaro okazis dum OkSEJT-38 en Ĉeboksari[3].

ŜĈKĤLando kaj ludoj redakti

Tre grava parto de agado de la movado estis diversaj ludoj. Tio estas tre klare - junaĝaj personoj trovis bonegan rimedon por distri sin kaj ĉirkaŭulojn. Ludagado estis tiom fama parto de ŜĈKĤLando, ke multaj partoprenantoj de E-renkontiĝoj speciale vizitis kunvenojn de la movadanoj por partopreni aŭ, almenaŭ, spekti la ludadon. ŜĈKĤLandanoj ŝatis kaj intelektajn ludojn kaj distrajn. Iner intelektaj plej famaj estis Mafio (ludo), Kontakt' (ludo), Krokodil' (ludo) kaj aliaj.

Mafio (ludo) redakti

Mafio estas tre interesa rola ludo kaj ŜĈKĤLandanoj atingis, verŝajne, pintojn de la ludo. Ilu multege praktikis la ludon kaj por ili la ludo ne estis nura distro. ŜĈKĤLandanoj serioze esploris diversajn flankojn de la ludo. Ili ellaboris taktikon por ĉiuj roloj de la ludo kaj la taktiko estis ege sukcesa kiam la ludon partoprenis ekstermovadaj personoj. Dank al la esploroj politikaj manovroj de la ludantoj estis tiom lertaj kaj aspektis tiel alloge, ke por spekti kaj sperti la ludon al la ludantaj ŜĈKĤLandanoj venis eksterŜĈKĤL-aj partoprenantoj de E-aranĝoj. Mafion ofte uzas diversaj psikologoj por siaj celoj, sed por ŜĈKĤLandanoj la ludo estis nur bona distra ludo kaj ili ne faris psikologiajn konkludojn. Kaj tia fakto ankaŭ estas grava trajto de la movadanoj - ŜĈKĤLandanoj ne uzis psikologiajn ilojn por kontakti unu la aliajn. Ili ĝuis sian komonumon.

ŜĈKĤLando kaj Esperanto redakti

La plenumo de Babajka dum EoLA en Kazanj

Laŭ opinio de ties anoj mem, ŜĈKĤLando kaj ties anoj multon faris por evoluigi Esperanton en Rusio. Ili aktive partoprenis literaturajn kaj kantajn fluojn de Esperanto. Seriozaj esperantistoj tamen preskaŭ unuanime konsentas, ke ĝia rolo estis negativa: Ili preskaŭ ne parolis en Esperanto (kelkaj scipovis, sed ne ŝatis, aliaj eĉ ne scipovis); ili perturbis programon de E-renkontiĝoj kaj mokis tiujn, kiuj volis diligente lerni kaj uzi la lingvon.

Same la anoj de ŜĈKĤLando asertis: "Nepre necesas rimarki, ke ŜĈKĤLandanoj tre bone sentis Esperanton (same kiel la rusan) kaj lerte respegulis tion en sia arto. La movadanoj tre lerte aplikis Esperanton kaj bele ligis ĝin kun la rusa[4]. En lerto kunigi la lingvojn kun ili povas konkurenci, verŝajne, nur Miĥail Bronŝtejn." - kio estas evidente senbaza fanfaronado. Ankaŭ aliaj memlaŭdaj asertoj disŝutitaj tra tiu ĉi artikolo, estas senbazaj kaj respegulas nur subjektivan opinion de la koterio.

La plenumo de Revas mi dum EoLA en Kazanj

Ankaŭ "puran" Esperanton la movadanoj bone posedis kaj sentis plej subtilajn kordojn de la lingvo. Unu el ekzemploj de la lerteco estas parodio al kanto Revas mi, plenumita dum EoLA-7 en Kazanj. La kanto estis bonege akceptita de vasta publiko kaj laŭdita de "uroj" de Esperanto-arto.

ŜĈKĤLando kaj Esperanto-movado redakti

ŜĈKĤLandanoj estis tre gravaj kaj aktivaj partoprenantoj de E-renkontiĝoj. Eblas diri, ke vigleco kaj allogeco de tiamaj junularaj renkontiĝoj en Rusio duone dependis de partopreno de ŜĈKĤLando. Kaj la fakton atestas granda kvanto de fotodokumentoj. Plej bela ilustraĵo de grava rolo en organizado de dumtendaraj amasaj aranĝoj estas fotorakonto pri OkSEJT-34 (1993) presita en Kontakto №147 (1995:3). En la fotaĵoj ĉiu povas vidi, ke el 19 personoj 10 estas ŜĈKĤLandanoj. Kaj mem gaja futbalo estas inventita de ŜĈKĤLandanoj.

Necesas diri, ke tiamaj organizaĵoj oficiale pruvis gravecon de aktivuloj de ŜĈKĤlando por sukcesa trapaso de tendaroj kaj aliaj aranĝoj. Okazis eĉ monpremioj, kion pruvas prezentitaj ĉi tie dokumentoj. Ekzemple, el 36 premiitoj de OkSEJT-33 (1992) minimume 13 estas anoj de ŜĈKĤLando (rig financan raporton de la tendaro).

Vidu ankaŭ redakti

ŜĈKĤLando kaj lingva disciplino redakti

 
La alvoko de Garik Kokolija pri lingva disciplino en tendaroj OkSEJT

Forta aktivado de ŜĈKĤLando dum la 1990-aj jaroj estis grava trajto de aranĝoj organizitaj de SEJM (tendaroj, festivaloj, seminarioj). Bedaŭrinde tre vigla etoso de la movado por kelkaj esperantistoj aspektis danĝera al Lingva disciplino dum la aranĝoj. Kaŭzoj por tio estis ne tro strikta inklino al uzo de Esperanto en interna komunikado. Tamen problemo de lingva disciplino dum E-aranĝoj estis same malnova kiel E-movado en Rusio-Sovetio-Rusio (ekz. rigardu libron de Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov Rememoroj de centprocenta esperantisto, kie li rakontis pri la problemo en cara Rusio). Oni ofte levis la problemon en SEJMaj periodaĵoj en la 1960-1970-aj jaroj, kaj certe la problemo ne povis malaperi en la 1990-aj jaroj. Sed malgraŭ profunda analizo oni komencis kulpigi ŜĈKĤLandanojn, ke ili estis ĉefa kaŭzo de tro vasta uzo de rusa lingvo dum E-aranĝoj. Tamen la opinio estis stulta, ĉar multaj anoj de la movado estis famaj E-verkistoj (ekzemple Ivan Naumov, Grigorij Arosev kaj aliaj), premiitoj de lingva festivalo EoLA (ekzemple Olga Kolcova, Aleksandr Ĥrustaljov kaj aliaj), aktivuloj de junulara E-movado (ekzemple P.Fiŝo kaj sama Arosev), organizantoj de pluraj E-renkontiĝoj. Bedaŭrinde la kritikantoj de ŜĈKĤLando ne ofte provis trovi problemojn en organizado de aranĝoj kaj siajn malsukcesojn ofte ligis al la movado kaj ties anoj. Tamen ekzemplo de OkSEJT-34 montris, ke se la organizantoj bone konstruas lingvan etoson oni uzas Esperanton kaj obeas lingvan disciplinon. Inter aktivaj organizantoj de la renkontiĝo estis famaj ŜĈKĤLandanoj.

Krome ŜĈKĤLandanoj ĉiam subtenis uzon de Esperanto dum oficialaj aranĝoj kaj permesis al si uzi la rusan lingvon nur dum neoficiala komunikado, plejparte dum noktaj kunvenoj. Ofte oni povis aŭdi, ke gravaj ŜĈKĤLandanoj (ekzemple Irina Rubanova, Sergeo Puzankov kaj aliaj) rifuzis oficialan agadon ĝuste pro ne tre bona posedo de Esperanto.

Post malaktivado de ŜĈKĤLando pereis junulara E-movado en Rusio, kaj la aspekto de lingva disciplino pereis kun la movado. Sed dum kelkaj rimarkindaj E-aranĝoj okazintaj post 1996 (kiam ŜĈKĤlando ne estis rimarkinde aktiva) lingva disciplino estis eĉ malpli alta.

Ĉefaj oponantoj de ŜĈKĤLando redakti

Inter esperantistoj troviĝis iom da personoj, kiuj iel oponis ŜĈKĤLandon. Ofte oni opinias, ke kelkaj el ili estis malamikoj. Inter la lastaj plej ofte oni nomis Valentin Melnikov kaj Georgij Kokolija. Garik Kokolia estis unu el la plej ŝatataj personoj de ĉiu ŜĈKĤLandano kaj same li respondis al la movadanoj per sia inklino. Tamen li foj-foje riproĉis al la geknaboj pri lingva disciplino, sed neniam oficiale.

Valentin Melnikov redakti

Plej fama kontraŭulo de ŜĈKĤLando estas Valentin Melnikov. Liaj atakoj ĉiam estas elstare idiotaj. Malsupre estas prezentitaj elpaŝo de Valentin Melnikov en revuo La Ondo de Esperanto (№6 1995) kaj reeĥo de Grigorij Arosev en la sama kajero de la revuo.

Ĉiuj famaj esperantistoj tre ŝatis pertopreni aranĝojn de ŜĈKĤLando. Kaj prezentitaj ĉi tie fotaĵoj estas nur eta specimeno de la postulo.

Plej famaj anoj de ŜĈKĤLando[5] redakti

Menciindas, ke multaj anoj havis kromnomojn (ekzemple Parolema Fiŝo, Etulino kaj similaj), kiajn ili ricevis dum e-kursoj. Tamen estis personoj, kiaj ricevis kromnomojn sen lige al kursoj (Ŝizo, Barabaŝka). Kaj estis personoj sen kromnomoj kaj titolitaj laŭ familinomo (Gindinson, Koval) aŭ nomo (Oleĵka, Ivan).

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. el elpaŝo dum EoLA en Kazanj. traduko al Esperanto: Ankaŭ ekzistas ŜĈKĤL, kia estas nura ŜĈKĤL. Kun ili, ĉu vi scias, estas pli gaje kaj ili ĉiam estas apude.
  2. "La plej bela vorto estas ŜĈKĤLando", Parolema Griŝo, Movado (revuo) №5(17) majo 1995
  3.  
    Gazeto "Abelo" kun artikolo pri rezultoj de OkSEJT-38, kie estas menciita ŜĈKĤLando
     
     ... 8) Tago kaj vesperaj sinprezentoj de "priskribita en legendoj" ŜĈKĤLando, kiu periode interbatalis kun tendara komitato kaj Valentin Melnikov. Sed tamen ĝi, kiel ĉiam, faris tendaron pli vigla, freneza kaj interesa. 
    Abelo (gazeto), №4 1998
  4. Kiel ekzemplo ĉitie estas prezentata fama kanto Babajka. La kanto radikas de rusa samnoma kanto. Sed, diference de la originalo, ĝi tre sprite rakontas pri tiama (kaj verŝajne ĉiama) problemo de eternaj komencantoj - personoj, kiaj abunde vizitas renkontiĝojn, sed dum ĉiam restantaj nur komencantoj en uzo de lingvo.
  5. ŜĈKĤLandanoj ne estis ia fiksita kolektivo kaj de jaro al jaro la partoprenantaro ŝanĝiĝis