Ŝĉa (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero

Щ estas litero de la cirila alfabeto.

En la rusa lingvo, ĝi estas la 27-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Ŝĉa" kaj la prononcon "ŝĉ" (laŭ Esperanta ortografio). En la bulgara lingvo, ĝia prononco estas [IFA: ʃt]. Ĝia minuskla formo estas "щ".

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle (щ):
    • Laŭ dekuma sistemo, 1097
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0449
    • Laŭ okuma sistemo, 002111
  • Majuskle (Щ):
    • Laŭ dekuma sistemo, 1065
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0429
    • Laŭ okuma sistemo, 002051

Diferenco inter la rusaj literoj Ш kaj Щ pensigis onin pri la "vosteto" de la litero Щ kiel diakrita signo. Tiel aperis kelkaj novaj cirilaj literoj en alfabetoj de diversaj popoloj: Җ, Қ, Ң, Ҷ, Ҳ, Ҭ kaj aliaj.