Ŝaĥtia proceso

La Ŝaĥtia proceso de 1928 estis la unua grava ŝajnproceso en Sovetunio post la proceso de Socirevoluciuloj en 1922.

Sub la komunista mismanaĝado, la karboproduktado daŭre malpliiĝis en la areo dum kelkaj jaroj. En 1928, la loka OGPU arestis grupon da inĝenieroj en Nord-Kaŭkaza urbo Ŝaĥti, akuzante ilin je konspirado kun iamaj posedantoj de la karbominejoj (la posedantoj vivis longtempe jam eksterlande) por saboti la sovetan ekonomion. La organizanto de la arestoj kaj la pridemandoj estis Efim Evdokimov (1891-1939), amiko de Stalin kaj amas-murdisto de kamparanoj dum la senkulakiga politiko. Li retiriĝis de OGPU en 1931, sed poste li gvidis la sekretan polico-teamon ene de NKVD.

La Ŝaĥtia proceso signis la komencon de uzo de akuzo pri sabotado kontraŭ la veraj aŭ fikciaj malamikaj klasoj ene de la Sovetunio kaj kiu pintiĝis en la Granda purigo dum la 1930-aj jaroj. La 10-an de marto 1928 – responde al la arestoj - la gazeto Pravda anoncis, ke la burĝaro uzis la sabotadon kiel metodon de la klasbatalo. Stalin menciis monaton poste, ke la arestoj en Ŝaĥti pruvis, ke la klasbatalo intensiĝis pli kiel la Sovetunio proksimiĝas al la socialismo.

Nikolaj Buĥarin, Aleksej Rikov, kaj Miĥail Tomskij ĉiuj kontraŭis la novan politikon de Stalino, sed li insistis, ke la internacia kapitalo celas malfortigi ekonomian forton de la Sovetunio.

Danke al la torturaj konfesoj, 5 el 53 akuzitaj inĝenieroj estis juĝitaj je morto kaj aliaj 44 je prizono.

Vidu ankaŭRedakti

Proceso de la Industria Partio