Ŝablono-Diskuto:ĈefPaĝoMondAktualaĵo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Dominik in topic Fonto de novaĵoj

La nova sistemo anstataŭ protekti la ĉefpaĝon kontraŭ vandaloj nur igas, ke la korektado de vandalaĵoj multe pli malfacilas.

La lastatempa vandalo estis 82.64.124.84

Kiel ĝi malfacilas? Kio estas "nova" pri ĝi? Ho, jes. Vi pravas. "Malnovaj versioj" ne ekzistas.--Yekrats 11:41, 27. Nov 2004 (UTC)

Funebra koloro redakti

Mi respektas la emocion de la anonimulo, kiu grizigis la aktualaĵan parton de la ĉefpaĝo (verŝajne) pro la morto de Johano Paŭlo la 2-a. Mi respektas ankaŭ lian anonimecon. Ni tamen ne troigu. Ĉiuminute mortas homoj, ĉiutage mortas gravuloj. -- Umberto 21:52, 2. Apr 2005 (UTC)


Umberto vi pravas ke ekipo ankaŭ estas ilaro, fakte devus esti homekipo (ne virekipo!) sed ĉar ilaro ne povas postvivi mi opinias ke ekipo sufiĉas (laŭ la principo de sufiĉo). Cetere en la nova vortaro Nederlanda - Esperanto legeblas "bemanning" = 1 virekipo; ekipo; personaro 2 maristaro; ŝipanaro. --Verdulo 17:25, 4. Aŭg 2005 (UTC)--

Vidu tiun novaĵon de Panamo: http://raporto.info/2005/08/05/panamo-milionoj-da-papilioj-migras-tra-panamo/ Eble estus bona prezenti ĝin (kun foto!) en la aktualaĵoj kaj profiti de la okazo por lanĉi alvokon al plenigo de artikolo pri papilioj (kaj kompreneble artikolon pri Tiu ĉi speco da papilioj. La temo estas tre teĥnika kaj indus estis traktita en Enciklopedio, almenaŭ per superrigarda sistematiko (estas dekoj da miloj da specioj fakte!) kaj artikloj kun fotoj pri kiel eble plej da papilioj laŭ la disponeploj kaj eltrovaĵoj de la Vikipediistoj tramonde. Vikipediisto:Eliott

Antaunelonge mi legis malghojan artikolon en http://newspaper.moe-online.ru/view/15710.html?module=4&year=2011&month=7 pri la vivo kaj forpaso de la esperantisto Ivan Kulakov el la urbo Voronejh. --Klarisa (diskuto) 09:08, 24 Feb. 2012 (UTC)

Milito inter Ĉado kaj Sudano redakti

Iu forigis mian aldonon pri ĉi tiu milito, ĉar estis "nenia informo pri vereco". Se vi volas konfirmi ĝin, vidu la sekvantajn ligilojn:


""Der Tschad sieht sich wegen Übergriffen im Osten des Landes im "Kriegszustand" mit dem Nachbarland Sudan."" Ĉado vidas "militan staton", ĉar okazis ĉelima konflikto, bataleto ĉe urbo Adre. Tio ne estas milito. Ne gravas eldiro de idiotaj politikistoj.

Nuntempeco de novaĵpaĝo redakti

Iu, aŭ kelkaj homoj, ĝistagigu la novaĵpaĝon regule. Nun ĝi estas senvalora, nur malofte iu aldonas novaĵon. Sed se la listo kun novaĵoj je ĉiu tago estus nuntempiganta, ĝi havus grandan valoron. Kaj nuntempigi ne estas grandega laboro, do tio povendus. Mia demando estas: kiu volus fari tion regule? Je unu el du tagoj estas bona ankaŭ, sed regule! --Roeland van Beek 14:57, 8. Apr 2006 (UTC)

Estas facile ĝisdatigi la aferon kaj precipe SEN EŬROPCENTRISMO. Kopii la anglan, germanan, francan paĝon kaj informiĝi ĉe NHK ekzemple pri aziaj novaĵoj. Mi povas zorgi pri ĝi, sed helpuloj estas bonvenitaj!--Internaciulo 08:27, 18. Apr 2006 (UTC)

Ĉednestrio redakti

Neniam en mia vivo mi aŭdis pri "Ĉednestrio" sed nur pri "Transnistrio". Kial oni ne uzas la internacian vorton? Kaj nun la novaĵpaĝo estas ŝlosita kaj neniu povas korekti la erarojn pri inventitaj nomoj de landoj. Duko-de-Benia 15:24, 24-a de majo 2006 (UTC)

Ĉednestrio mem nomas sin Приднестровье, nome, do, Ĉe-Dnestr-io. Ankaŭ, ŝajne, en siatempa artikolo en E-gazeto "Kontakto" ĉednestria ĵurnalistino-esperantistino uzis precize tiun formon. - Slavik IVANOV 07:53, 25. Maj 2006 (UTC)

Se ni uzas "Dnistro" por la rivero, tiam vere la nomo estas korekta... Sed "Trans" ankaŭ havas signifon en Esperanto, ĉar la mem proklamita respubliko troviĝas sur la alia lado de la rivero Nistro. Duko-de-Benia 20:53, 26-a de majo 2006 (UTC)

Tamen ja en Esperanto la rivero nomiĝas Dnestro. Pri la prepozicio trans: vidpunkte el la respubliko, kiu nomas sin Ĉednestrio, ĝi certe ne estas trans la rivero, nek ĝi estas "sur la alia bordo", ĉu ne? En artikoloj, kiuj rakontas pri Moldavio, povas esti racie skribi "transdnestraj teritorioj" aŭ simile, sed en artikolo, kiu rakontas pri la ŝtateca unuo Ĉednestrio estas logike uzi la memnomon. - Slavik IVANOV 20:20, 26. Maj 2006 (UTC)

Ĉu renomi la paĝon? redakti

Kial ĉi tiu paĝo nomiĝas tiel strange? Ĉu renomi ĝin al normala esperanto teksto? Se ni konservus la nunan nomon, kial do ne ĈefPaĝoMondAktualaĵo? Petro la dudeksepan de majo de dumil ses je la dek kvin kaj kvardek tri (UTC)

Nu fakte estus logike renomi la ŝablonon. Stranga neĝustaloka hoismo. - Slavik IVANOV 16:01, 27. Maj 2006 (UTC)

Kial la paĝo estas ŝlosita? redakti

Mi vidas strangan stilon en la lastaj novaĵoj, kiel "rumania ĉefurbo" sŭ "turkia ministro" anstataŭ "rumana ĉefurbo" kaj "turka ministro". Do, ŝajnas ke unu sola persono deziras elekti la novaĵojn por ĉiuj spite la fakton ke li/ŝi ne ŝajnas regi tre bone Esperanton. Eĉ en la angla vikipedio ekzistas paĝo kie iu ajn povas aldoni novaxojn (la plej gravaj estas selektataj por la ĉefa paĝo). Mi kredas ke la Esperanta vikipedio devas havi la saman. Kaj ankaŭ havi eblecon korekti la erarojn. Duko-de-Benia 15:11, 5-a de junio 2006 (UTC)

La paĝo estas fermita por neensalutintaj (do, hazardaj) personoj. Tion tre saĝe faris iu el la administrantoj por eviti vandalismon.
La ceteron de via kritiko mi ne emas respondi ĝis kiam vi lernos esti pli afabla — memoru, ke Vikipedio ne eblas sen kunlaboro; estu kunlaborema, sed ne konfliktema. - Slavik IVANOV 15:47, 5. Jun 2006 (UTC)

21-a de decembro, ŝengen redakti

Estis:

*21-a de decembro: La Pollando, Litovio, Hungario, Latvio, Estonio, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Malto enkondukas al la strefo Schengen- la strefo sen lima kontrolo en Eŭropa Unio.

Unue, kial "la" antaŭ nomoj de landoj? Due, kio estas "strefo"? --Zmitro 06:14, 22. Dec 2007 (UTC)

Elektra seĝo redakti

Ne estis Usono, sed la ŝtato Nebrasko, kies supra kortumo ĵus forigis la elektran seĝon. Nebrasko estis la lasta usona ŝtato kiu uzis elektron kiel la solan metodon de ekzekutado. Tamen en kelkaj aliaj ŝtatoj, la kondamnito ankoraŭ rajtas elekti inter elektra kaj venena ekzekuto. Mi bedaŭras ke Usono certe ne "forigas tute la elektran seĝon por la ekzekutado de mortpunoj." --Jmb 22:41, 11. Feb 2008 (UTC)

Aŭtoro de romano 2001: A Space Odyssey. redakti

Romano? angla, Novel (romance), aŭ Romance (a novel) aŭ Roman, a, laŭ "ENGLISH-ESPERANTO DICTIONARY BY J. C. O'CONNOR, Ph.Dr., M.A. AND C. F. HAYES"

Eble min malsprita.

Vaclav Klaus redakti

Mi ne komprenas? Ĝi ne estas la grava informo ke Klaus uzis vorton "Esperanto"? Forigu ĝin.--Divi leschi genus amo 11:53, 22. Jun 2008 (UTC)

Спец- redakti

Mi kredas, ke la vortoj "specoperacioj" kaj "speciaj organoj" ne taŭgas. --AVRS 10:42, 13. Sep 2010 (UTC)

Eble jes, sed kiel alie reflekti ĉi tiujn realaĵojn? Polico kaj milico ne taŭgas, ĉar temas pri pli vasta nocio. Rajtdefendantaj organoj estus nacilinvaĵo. Sekretservoj oni povas apliki nur al FSB. Do kion fari?--RG72 10:38, 14. Sep 2010 (UTC)
„Specialaj servoj“ aŭ „specialaj institucioj“ do. La radiko en Eo estas special-, mallongigi ĝin ĝis „spec-“ ne estas en tradicio de la lingvo Esperanto (kontraste al la rusa). Slavik IVANOV 22:34, 15. Sep 2010 (UTC)

Ligiloj al arkivoj redakti

Malsupre ĉe la kadro de la novaĵkesto sur la Ĉefpaĝo estas teksto kun ligiloj: "Arkivoj por majo • aprilo • marto • februaro". La ligilolisto videble malnoviĝis; bonvolu ĝisdatigi ĝin. Dankon. --AVRS 20:53, 17. Dec 2010 (UTC)

Reporting on Gotovina redakti

If EO.Wiki reported on Gotovina (04:15), 16 Apr. 2011 by Uzanto:RG72 - and the news was posted until (14:35), 18 Apr. 2011 then EO.Wiki should publish that the generals are Acquitted of All Charges on 16 Nov. 2012‎. The news should be published for at least the same duration as was the previous news.-- Vrjednik (diskuto) 23:17, 17 Nov. 2012 (UTC)

Stilo kaj gramatiko redakti

La jena Aktualaĵo meritas atenton:

Por fariĝi komprenebla, ĝi bezonas redakton laŭ la teksto sur kiu ĝi estas bazita. Mi provizore forigis ĝin. Ĉu iu povus helpi? Frate, Vikiano (diskuto) 19:40, 27 okt. 2016 (UTC)Reply

Malaprobita ŝanĝo redakti

Saluton! Mi malaprobis la lastan ŝanĝon de la paĝo. La aldonita aktualaĵo estas nekomprenebla, pro la lingvouzo. Mi, kiel antaŭe, preferas nenion ŝanĝi en la aldono de la uzanto Zombio (mi kontaktis lin), ĉar mi ne konas la fontotekston. Mi esperas, ke mi agas saĝe. Frate, Vikiano (diskuto) 22:16, 28 okt. 2016 (UTC)Reply

Ankaŭ mi ne tute komprenis la sencon de unu vorto, nur ĝenerale kaptis la ideon pri kontraŭ al la netradiciaj sepultomanieroj.--RG72 (diskuto) 05:20, 29 okt. 2016 (UTC)Reply
Do ĝi estis redaktita ĉar vi malaprobas? Kial? Ĉu mi regulon rompis? Mi vidis tion en multaj aktualaĵaj retpaĝoj. --DtheZombie (diskuto) 07:44, 29 okt. 2016 (UTC)Reply
Estimata Zombio, via redakto estas malaprobita pro la lingvouzo, tio estas, la teksto estas nekomprenebla (pro la gramatiko kaj stilo). Patrolanto povus aǔ redakti la tekston aǔ malaprobi la ŝanĝon de la paĝo. Ĉar mi mem ne konas fontotekston, tial mi trovas pli saĝe ne lasi la aldonitan aktualaĵon aperi sur la ĉefpaĝo. Mi esperas, ke vi komprenas. Frate vin salutas Vikiano (diskuto)
Mi ricevis sciigon ke mi estis menciita en tiu diskuto sed mi ne vidas tiun mencion. Tamen mi povas doni mian opinion pri la komentita novaĵo kiu tro rilatas al gazetara kampanjo ĉirkaŭ la Tago de la Mortintoj kaj al diverspopolaj funebraj kutimoj kaj al ties forigo. Mi aprobas la forigon pro tri tialoj. Unue la vorto malprofantero sonas kvazaŭ volapukaĵo, tamen facile oni anstataŭs per "religiigita tero (preĝejo aŭ tombejo)". Dua tialo estas ke ne la Katolika Eklezio anoncis tion, kiel tro simple diris plej parto de la gazetaro, sed katolika institucio kun diversaj nomoj kiu estas la nunaĵo de la Inkvizicio: tio portus nin al polemiko. Trie, la kompliko de tiu novaĵo meritus plenan artikolon kiu klarigus diversajn aspektojn: ankaŭ tio portus nin al polemiko. Tiele mi preferas forgesi la aferon.--kani (diskuto) 18:55, 1 nov. 2016 (UTC)Reply
Dankon, kara Kani, por la opinio. Mi reagis al Zombio kaj ankau {{Ping}}-ligis vin al mia respondo. Pardonon, ke tio kauzis embarason. Mi nur ne deziris agi memstare per malaprobo de shangho. Koran dankon! Frate Vikiano (diskuto) 19:50, 1 nov. 2016 (UTC)Reply
Mi bedaŭras sed mi ne komprenas. Se estas rilate mi, ĉu iu min diris malmulvorte (nur ĉar mi volas kompreni plene) kio estas la problemo? Se ne estas rilate mi, mi bedaŭras due. --DtheZombie (diskuto) 21:03, 1 nov. 2016 (UTC)Reply
Estimata Zombio, estu en paco... nenia problemo estas rilate vin. Kani skribis sole nur pri tio, kial li konsentas pri la neaperigo de la teksto, kiu estas malaprobita. Amike, Vikiano (diskuto) 21:11, 1 nov. 2016 (UTC)Reply
Ah okej, mi ne pensis tiel sed mi ne sciis. --DtheZombie (diskuto) 02:41, 2 nov. 2016 (UTC)Reply

La fontotekstoj redakti

ĉi tie estas la fontotekstoj (anglaj) ke mi uzis por la aktualaĵo hodiaŭ

kaj la angla paĝo pri ĉi tiu havas multajn fontojn.

--DtheZombie (diskuto) 20:59, 14 nov. 2016 (UTC)Reply

Fonto de novaĵoj redakti

Saluton! Pluraj eroj novaĵas pri katastrofoj, mortoj kaj akcidentoj. Tamen indas aldoni ankaŭ malpli ŝokajn informojn. Jen fidinda fonto de tiaj novaĵoj. Mi ĵus aldonis novaĵon ekz. pri eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo. Amike, Vikiano (diskuto) 17:15, 25 dec. 2016 (UTC)Reply

Responde al via sugesto, mi aldonis informon pri elekto de Miss Universo la 30-an de januaro 2017. --Dominik (diskuto) 07:03, 30 jan. 2017 (UTC)Reply

Pliaj fontoj redakti

Indas aldoni de tempo al tempo ankaŭ novaĵojn el Esperantujo. Jen pliaj du fontoj:

Jam de pluraj tagoj nur mortoj kaj atencoj koniĝas.
Vikiano (diskuto) 16:31, 20 jan. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "ĈefPaĝoMondAktualaĵo".