La ŝablono nun ne plu funkcias tiom kiom ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj.

Ekzemple la linio " |Esperanto | Esperanto-kongreso | Esperanto-evento = Verdastelo.png " antaŭe en koncernaj ĝermoj rezultigis verdan stelon, nun la ŝanĝo al " |esperanto | esperanto-kongreso | esperanto-evento = Verdastelo.png " (do minuskligo) vidigas verdan stelon en ĝermoj pri "Esperanto", sed ne pri "Esperanto-kongreso" aŭ "Esperanto-evento". Mi ne volas fanfaroni verdajn stelojn, sed nur prenis la ekzemplon - tamen iuj aliaj linioj funkcias, ekzemple la linio " |flughaveno | flugkompanio | aviada kompanio = Pictograms-nps-airport.svg " vidinde donas piktogramon pri aviadilo. Kie povas esti la fuŝo, aŭ ĉu nur hodiaŭ mia retkrozilo strikas???

ThomasPusch 20:21, 8. Jun 2010 (UTC)

Ĉu vi certas pri tio? Mi nun kreis (sed ne konservis) provpaĝon kun ĉiuj kombinoj (du usklecoj kaj tri nomoj = 6 alternativoj entute), kaj al mi ĉiuj funkciis. Ĉu vi eble misskribis Esperanto-Kongreso (kun granda "K")? Aŭ uzis streketon alian ol "-"? Amike, --WinstonSmith 21:27, 8. Jun 2010 (UTC)

Ne, mi nenion misliterumis, sed post duontago da paŭzo la koncernaj paĝoj (ekzemple IJK 1988) denove bonorde montras la stelan grafikaĵon en la ŝablona kesto, sen ke mi ŝanĝintus ajnan literon. Kiel ajn, ĉio denove bonorde funkcias kaj se tiel restas eblas forgesi pri la neklarigata misfunkcio ĉe mi hieraŭ...

ThomasPusch 11:14, 9. Jun 2010 (UTC)

Mm. La kialo povus esti, ke foje ŝanĝoj de ŝablonkodo efikas en la ligantaj paĝoj nur post iom. Ĉiuokaze feliĉe la problemo solviĝis. --WinstonSmith 11:23, 9. Jun 2010 (UTC)

disigu redakti

Ĉu ni disigu ĉi tiun grandan paĝon kun ne tre uzata Ŝablono:Ĝermo/landobildo? Cetere, kial la flago de Eŭropo ({{ĝermo|Eŭropo}}) ne montriĝas?

Probable vi volis proponi ke ni "kunigu ĉi tiun grandan paĝon kun ne tre uzata Ŝablono:Ĝermo/landobildo", do integrigu la subpaĝon Ŝablono:Ĝermo/landobildo ĉi-tien. Laŭ mi, la Ŝablono:Ĝermo/bildo jam havas ĉiujn funkciojn de Ŝablono:Ĝermo/landobildo, laŭ mia impreso Ŝablono:Ĝermo/landobildo ne estas interne ligita al iu ajn alia paĝo, kaj ankaŭ en la sintakso de Ŝablono:Ĝermo ne estas ajna aludo al subpaĝo "landobildo". Laŭ tio devus esti facile simple forigi la nebezonatan subpaĝon Ŝablono:Ĝermo/landobildo. Ĉu iu havas kontraŭargumenton?
Pri la dua demando: Jes, la flago de Eŭropo ({{ĝermo|Eŭropo}}) devus senprobleme montriĝi, kaj mi memoras ke antaŭe ĉe mia komputilo estis tiel. Mi ne havas ideon kial nun ne plu funkcias, sed povas konfirmi ke ankaŭ ĉe mi tiel estas nun. Bonus se denove praviĝus la trankviligo de WinstonSmith el 2010, ke "la kialo povus esti, ke foje ŝanĝoj de ŝablonkodo efikas en la ligantaj paĝoj nur post iom", sed mi dubas ke tiom facilas, ĉar la kodo pri Eŭropo en la ŝablono ĝermo jam longe ne ŝanĝiĝis. -- ThomasPusch (diskuto) 22:47, 14 Okt. 2013 (UTC)
 
Mi proponis disigon aŭ ŝovon de landobildoj al Ŝablono:Ĝermo/landobildo por malpezigi ĉi tiun paĝon. Ankaŭ, en mia kondiĉo, kelkaj bildoj ne montriĝas taŭge. --Salatonbv (diskuto) 00:25, 16 Okt. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ĝermo/bildo".