Ŝablono-Diskuto:Aŭdioartikolo

Mi kreis tian ŝablonon antaŭ unu jaro. Vidu: Ŝablono:Aŭdio --Petr Tomasovsky 15:41, 28. Jul 2006 (UTC)

Jes, mi vidis ĝin, sed tiu ŝablono estas por la okazoj, kiam oni registras mallongajn aŭdio-dosierojn, por ekzemple ilustri prononcon. Mi volas krei ŝablonon, similan al "Parolanta Vikipedio", kiam la tuta artikolo estas registrita kiel audio-dosiero. Ĉu vi povus helpi?? Alauxdo 15:56, 28. Jul 2006 (UTC)
Estas demando, ĉu temas pri paroligo de artikoloj aŭ pri la ŝablono. Ankaŭ estas demando, ĉu ni paroligu ĉiun ŝanĝon en artikolo kaj alŝutados novajn kaj novajn versiojn de tiaj paĝoj. --Petr Tomasovsky 15:58, 28. Jul 2006 (UTC)
Temas pri registrado de la artikoloj, do iuj (kun bona prononco) voĉlegas la (elektitajn) artikolojn kaj poste alŝutas ilin, enmetante ligojn al la sondosieroj.
Ne, oni registru nur unu version, la aktualan, pro tio la ŝablono enhavas la daton de registriĝo, por ke oni vidu, kiu versio estis voĉlegita. Alauxdo 00:10, 29. Jul 2006 (UTC)

Kiel oni prononcu ĝin? Ĉu a-u-dioartikoloj aŭ aŭdioartikoloj? Se la dua alternativo estas ĝusta, kial ĝi ne estas nomita Aŭdioartikoloj? --Jujijo 09:15, 30. Jul 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Aŭdioartikolo".