Ŝablono-Diskuto:Artikolo voĉlegita

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic parametroj

Ĉu estos ankaŭ maŝinlegitaj artikoloj? Zuazua 16:54, 9. Jan 2010 (UTC)

parametroj redakti

  • Mi pensas ke utilus parametroj.Tiel oni povus ligi rekte al la artikolo en traduki.de kaj en YouTube. Se iu havas sufiĉajn emon kaj tempon... --CubeF (diskuto) 13:10, 1 Jun. 2012 (UTC)
@CubeF: Mi ankaŭ pensas tiel. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:02, 29 Mar. 2014 (UTC)
La retejo traduki.de bedaŭrinde ne plu funkcias, mi elprenas la indikon. Kaj jes, la ideon pri parametroj por rekte ligi al la artikolo en YouTube ankaŭ mi trovus bona ideo; sed ankaŭ mi nun ne havas la tempon realigi tion. Kaj fine, responde al la moka reago de Zuazua (kiu volis diri "kial titolo 'artikolo legita'" ne sufiĉas?): kvankam kompreneble ĝustas, ke intertempe delonge ekzemple la tradukilo de guglo volonte maŝinlegas laŭte ĉiun esperantan tekston, kiun oni tie enkopias, mi pensas, ke la formo ankaŭ sen pensoj pri maŝinlegado bonas. Se kutime homo legas artikolon, li faras tion silente, kaj oni povus groteske imagi, ke en jutubo estas filmeto de infano kiu simple gapas al komputila ekrano legante la tekston, aŭ oni povus imagi ke estus ĝuste la filmoj kiuj estas nun, nur sen sono, kaj oni vidas simple la frazojn malrapide malaperi ĉe la supra rando de la ekrano. La titolo "artikolo voĉlegita" tute trafas. ThomasPusch (diskuto) 10:34, 29 nov. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Artikolo voĉlegita".