Ŝablono-Diskuto:Fontindiko/titolo/dokumentado

Bv. atenti, ke en Esperanto oni ne metas spacon antaŭ dupunkto. Mi sugestas, ke vi adaptu la ŝablonon ĉi-rilate. --PaulP - Disk. 12:42, 15. Mar 2009 (UTC)

Jes, mi bone scias, tamen temas pri uzo laŭ ISO 690 (laŭ miaj duagradaj informoj, mi ne legis la normon mem), tial ankaŭ ekz. en Ĉeĥaj dokumentoj oni la spacon antaŭ la dupunkton metadas, kvankam normale la Ĉeĥa lingvo kondutas tiurilate same kiel Esperanto, do ne uzas la spacon. Sed verdire, mi ne estas kontraŭ, ne sciante kiu varianto pravas aŭ pli bonas. La ŝanĝo estas facilege farebla iam ajn. --Petrus Adamus 22:12, 15. Mar 2009 (UTC)
Dankon pro la respondo! Sed ŝajne tio ne apartenas al la normo. Jen kion oni skribas en alineo 6.4.:
NOTE - In order to emphasize the importance of consistency, a uniform scheme of punctuation and typographic distinction has been used in the 
examples throughout this International Standard [i.e. ISO 690:1987]. The scheme is only intended to be illustrative, however, and does not form 
part of this International Standard.
Mi ne insistas. Mi nur trovas tiun spacon stranga kaj malbela ... --PaulP - Disk. 22:33, 15. Mar 2009 (UTC)
Dankon pro via komento. Se estas kiel vi skribas, mi forigos la spacon, ankaŭ al mi pli plaĉas la skribmaniero sen ĝi. --Petrus Adamus 12:57, 16. Mar 2009 (UTC)
Dankon! Multe pli bele tiel! --PaulP - Disk. 15:57, 16. Mar 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Fontindiko/titolo/dokumentado".