Ŝablono-Diskuto:Geokesto2

mapo_lokumilo_pluroblaRedakti

Ŝanas ke la funkcio ne plu funkcias. --pino (diskuto) 17:42, 11 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Kie vi provis uzi la nomitan parametron? Mi jam ekde monatoj ne plu okupiĝis pri la ŝablonoj, tiel ke mi devus iomete pripensi, kial subite ne plu povus funkcii tiu parametro. --Tlustulimu (diskuto) 18:37, 11 Nov. 2013 (UTC)
  Farite Dankon pro via atentigo. La problemo verŝajne estis iu kromefiko de la aktualigo de la vikia softvaro. Mi devis ŝanĝi skriptojn en MediaWiki:Common.js. Bonŝance la franca vikipedio, el kiu estis la koncerna skripto, jam solvis la problemon pli frue. --Tlustulimu (diskuto) 20:04, 11 Nov. 2013 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Funkcias! Multe dankon. --pino (diskuto) 20:32, 11 Nov. 2013 (UTC)
Ni devus danki al la franca vikipedio, kie jam pli frue estis funkcianta solvo. --Tlustulimu (diskuto) 20:51, 11 Nov. 2013 (UTC)

}} supre en artikloRedakti

Ŝajnas ke aperas }} supre. Ĉu vi vidas ekzemple Erfurto ?--pino (diskuto) 13:14, 1 Mar. 2014 (UTC)

Dankon pro via atentigo, Pino. Mankis unu paro de krampoj, nome {{. Nun la eraro jam forestas. Tamen ankoraŭ estas alia. Se la parametro poŝtkodo estas difinita kun malplena valoro kaj jam estas datumoj en Vikidatumoj, la datumoj el Vikidatumoj ne aperas en la informkesto. Tial en Erfurto mi kaŝis la parametron poŝtkodo, ĉar ĝia valoro estas malplena. Alie ne aperus la difinoj el Vikidatumoj. Bedaŭrinde mi devus iomete cerbumi por trovi solvon. Eble mi ja morgaŭ aŭ sekvontsemajne denove korektos la ŝablonon. Se jes, mi devus transmeti la korekton ankaŭ al {{Geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 17:15, 1 Mar. 2014 (UTC)
Kore dankon Tlustulimu kaj vi pravas : Se la valoro estas malplena en ŝablono sed plena en Vikidatumoj, ĝi devus aperi. --pino (diskuto) 16:17, 2 Mar. 2014 (UTC)


VikidatumoRedakti

Ĉi tiu ŝablono uzas datumojn de Vikidatumoj por la parametroj

dosiero,blazono,poŝtkodo,retpaĝo kaj komunejo

Funkcias por retpaĝo kaj komunejo sed ne por la aliaj parametroj. Kun la aliaj parametroj mi devas skribi tute #property:pnnn. Ĉu vi ankaŭ uzas datumojn de Vikidatumoj ? --pino (diskuto) 21:25, 13 Mar. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Geokesto2".