Ŝablono-Diskuto:Informkesto Sporta fako

Saluton. Mi pensas, ke la elĵeto de la formatiga subŝablono el la ŝablona kaplinio estas ne bone pripensita afero. Tial mi proponas malfari tion. Krome necesus informo pri la koncerna parametro al la dokumentado Amike --Tlustulimu 12:51, 15. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke tio estis la plej bona solvo, kiel ne konfuzigi legantojn pri sportoj. El kelkaj paĝoj mi eksciis, ke sportoj, kiuj ligas al tiu ĉi ŝablono, estas olimpikaj. Sed ni ambaŭ scias, ke tio ne estas vero, ĉu ne? Jujijo 14:34, 15. Jun 2010 (UTC)

Dum ne estas portalo pri sporto en la esperantlingva vikipedio, ne sencas devige mencii tiaĵon en ĉiu ŝablona uzo. Mi tial elmetas (malvidebligas) la linion pri portalo:sporto - se ekestas tia portalo, eblas tre facile revidebligi la linion. ThomasPusch (diskuto) 15:43, 28 Apr. 2012 (UTC)

Ankoraŭ dua noto: La linio "nacia asocio" devus nepre esti nedeviga, mi eĉ dubas ĉu ne pli bonus komplete rezigni pri ĝi. Kion ĝi celu en vikipedio esperantlingva, do supernacia: Ĉu menciigu ĉiuj naciaj asocioj tutmonde? Tiam eksplodas pro spacmanko la informkesto, kaj necesus verki amason da artikoloj aŭ havi saman amason da ruĝaj, nehelpajn ligilojn! Aŭ ĉu celiĝu iaspeca "esperantlingva nacio" (tion sugestas la artikolo Futbalo, kie estas ruĝa ligilo de neekzistanta "nacia asocio" Futbala Esperanto-Asocio)? Tiam ne nur necesus verki amason da vikipediaj artikoloj, sed antaŭ tio krei amason da sportdisciplinaj fakaj asocioj de UEA! Gratulon je tia projekto...

Se la parametro ŝanĝiĝas al nedeviga stato (mi nun ne faras tion, nur mencias la problemon), kaj iu kreas tekston pri Futbala Esperanto-Asocio, tiam bone, la parametro nur uziĝos en la artikolo Futbalo, nenie alie. Eĉ tiam mi preferus titolon "esperantlingva faka asocio", ne "nacia asocio". Tamen mia prefero estus mencii tian specialaĵon en la teksto, kaj entute nuligi ĉian mencion pri tiaĵo en la informkesto! ThomasPusch (diskuto) 16:04, 28 Apr. 2012 (UTC)

Nenio ŝanĝiĝis ekde aprilo 2012, neniu defendis sekcion "nacia asocio" en tiu-ĉi informkesto, kaj daŭre validas la supre menciitaj argumentoj pri la sen-senceco de tia sekcio. Mi fine elprenas la tutan blokon pri "nacia asocio" el la informkesto. ThomasPusch (diskuto) 19:25, 11 Jun. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto Sporta fako".