Ŝablono-Diskuto:Informkesto futbalteamo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu IPulo forigis el la ŝablono la helpan ŝablonon {{Futbala vestaro}}. Ĉu estis kontrolita, ĉu tio eble havas kromefikojn sur la jam kreiitajn artikolojn? Se ne, la ŝanĝo estu malfarata. Krome certe eblas ŝanĝi la ŝablonon tiel, ke kaj la parametro bildo de vestaĵoj kaj la helpa ŝablono funkcius. Kore --Tlustulimu 20:29, 25. Okt 2009 (UTC)

Saluton, mi restarigis la redaktojn de IPulo, ĉar la vestaro devus aperi en Baník Ostrava. Mi nun jam ne havas tempon por kontroli kaj eventuale korekti plu. Dankon. Zuazua 20:38, 25. Okt 2009 (UTC)
Mi ne scias, kion la IPulo celis. Se mia restarigo estis neutila, bonvolu rerestarigi aŭ eventuale korekti la ŝablonon. Zuazua 09:13, 26. Okt 2009 (UTC)
Ĵus mi eksciis, ke klakinte sur butono Ŝablono aperas vestoj en la ŝablono-spaco, klakinte sur Malneto tiuj ĉi vestoj malaperas. Zuazua 09:19, 26. Okt 2009 (UTC)

Kestetoj kun ciferoj "30 00" redakti

Mi ĵus - hazarde rimarkinte fuŝeton - korektis la vestojn en la informkesto de la germana futbala klubo FC Schalke 04 (io ŝanĝiĝis tie depost la lasta redakto, ĉu la kluba vestodezajno mem, ĉu la nomoj de grafikaj eroj en la vikimedia komunejo, kaj oni ne jam adaptis tiujn ŝanĝojn al la e-lingva artikolo). Savante mian redakton, mi notis "Tiel la klubaj vestaĵoj, bildigindaj en la informkesto, denove bildiĝas ... nur restas eta kesto, ĉe mi kun ciferoj "30 00", kiu laŭ mi troas tie...". Mi tamen nun konstatas, ke tiu kesteto kun ciferoj "30 00" en mia retkrozilo fajrovulpo 13.0 ankaŭ aperas en aliaj utiligoj de la informkesto "futbalteamo" (ekzemple FC Barcelona, Bayern München), kaj ankaŭ videblas en la dokumentado de la informkesto. Kio okazas tie? Ĉu temas pri problemo de fajrovulpo 13.0 aŭ ĉu la (laŭ mi komplikaspekta) kodigo de la vestobildigo ekhavis fuŝon? -- Aidas (diskuto) 08:29, 11 Jun. 2012 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi ĵus rigardis la menciitajn artikolojn. Sed mi nenie vidis iun strangan "30 00". Do en kiu parto de la informkesto vi vidis tion? --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 11 Jun. 2012 (UTC)
Mi ankaŭ vidis la strangan kesteton kun ciferoj "30 00" ĉe mi - inter la ŝtrumpoj de la kluba vestaro supre kaj la vortoj "hejme" respektive "ekstere" sube. Kaj mi rapide trovis la kialon. En la ŝablono {{futbala vestaro}} estis la linio "|colspan="3"|& #12288;" (sen spaceto post &, ĉi-tie metata nur por vidigo). Ĝi en tre novaj retkroziloj ŝajne rezultigas simplan malplenan spacon, sed en pli malnovaj la strangan keston. Mi anstataŭigis la kodon per la simpla "|colspan="3"|& nbsp;", kiun ĉiu retkrozilo, kaj nova kaj malnova, senprobleme komprenas. Kaj jen ĉio enordas. ThomasPusch (diskuto) 22:00, 26 Jun. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto futbalteamo".