Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio

(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Informkesto italia komunumo)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch

Ĉu oni kreis tiun ĉi informkeston sen ebleco aldoni bildon pri la priskribata komunumo en la ŝablono? Ankaŭ mi rimarkis, ke tiu ĉi ŝablono rilatas al urboj, sed nomo de la ŝablono estas komunumo. Ĉu pli konvena nomo ne estus Informkesto urbo de Italio aŭ ekz. Informkesto municipo de Italio? Zuazua 18:19, 13. Sep 2009 (UTC)

Paĝo pri Padovo temas pri urbo kaj ne pri komunumo kiel diras la nomo de ŝablono. Ne estas ankaŭ komunumo Padovo. Tiu estas en Vikipedio titolita kiel Provinco de Padovo. Do kio estas komunumo en Italio? Zuazua 18:26, 13. Sep 2009 (UTC)
Ĉar neniu reagis al la demando, mi alinomis al pli preciza formo. Zuazua 17:08, 14. Sep 2009 (UTC)
Komento Komento: La nomo komunumo estis tute ĝusta kaj la nomo urbo ne: kompreneble iuj komunumoj de Italio havas urborajtojn, ekzemple Padovo, sed la plej multaj ne havas. Tial la ŝanĝo de bona al malbona titolo antaŭ tiom da jaroj estis bedaŭrinda. Sed oni delonge alkutimiĝis ne kompreni la vorton "urbo" en ŝablononomoj laŭvorte, sed kvazaŭ sinonomo de "komunumo", "loĝloko", "vilaĝo" aŭ eĉ nur "loko" - kvankam fakte estas diferencoj inter tiuj vortoj kaj neniel ĉiuj esprimas la samon. Tamen mi, eĉ se tre malfrue, volas rapide respondi al Zuazua kaj konkretigi, ke la alinomo de 2009 tute ne estis "al pli preciza formo" sed kaŭzis grandan miskomprenon, kiu antaŭe tute ne estis. ThomasPusch (diskuto) 17:39, 10 dec. 2023 (UTC)Reply

koord_X_en_mapo redakti

Again, my apologies for writing in English.

Wouldn't it be possible to derive (mapo, koord_X_en_mapo, koord_Y_en_mapo) from (regiono, provinco, latitudo_gradoj, latitudo_minutoj, longitudo_gradoj, longitudo_minutoj)? --Erik Warmelink 09:07, 13. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Finfine la du strangaj parametroj "koord_X_en_mapo" kaj "koord_Y_en_mapo" fariĝis superfluaj. Mi aldonis iom da kodo al la ŝablono, tiel ke la kutima mapo kun markilo aperas, se oni ne uzas la ĵus menciitajn strange titolitajn parametrojn, sed uzas latitudo kaj longitudo kune kun regiono-ISO. Ekzemplo por tia uzo videblas en la artikolo Coreca‎‎. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 11 apr. 2017 (UTC)Reply

Intervikiaj ligiloj mankas redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis ekzemplon al la ŝablona dokumentado. Tamen ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj. --Tlustulimu 16:20, 1 Jun. 2011 (UTC)

Ĉar ekde sufiĉe longa tempo neniu okupiĝis pri tio, mi ĵus aranĝis la intervikiojn per Vikidatumoj sur la paĝo d:Q5627389. --Tlustulimu (diskuto) 09:57, 16 Apr. 2013 (UTC)

Figline Valdarno redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en Figline Valdarno anstataŭ dato de loĝantaro aperas sufiĉe ĝena erarmesaĝo de Lua-modulo. Ĉar mi jam delonge ne plu okupiĝis pri {{WikidataLoĝantaro}}, eble estus ja bone, havi refalan meĥanismon al difino de tia dato per parametro. Sed bedaŭrinde la informkesto nun estas sufiĉe dependa de Vikidatumaj eroj. Se tie estas iu fuŝo, la modulo devus iel trakti tion. Sed mi nun ne havas ideon pri la modulo. Ĉu eble iu alia? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 23 apr. 2022 (UTC)Reply

Mi iomete redaktis la modulon {{WikidataLoĝantaro}}, tiel ke la Lua-erarmesaĝo malaperis kaj nun aperas mesaĝo de la skripto. Tio estas pli bona, ĉar la artikolo tiam ne plu aperas en zorgiga kategorio. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:50, 23 apr. 2022 (UTC)Reply

Mi notis ke la najbara komunumo Castelfranco di Sopra havas eraron pri "Neatendita operacisimbolo", kiu malbeligas la aspekton. - Amike, Moldur (diskuto) 01:17, 24 apr. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Moldur: Mi ĵus aldonis iom da kodo al la ŝablono, tiel ke la mesaĝo "Neatendita operacisimbolo" ne plu aperas en Castelfranco di Sopra. Por la artikolo simple mankas difino pri loĝantaro en la rilata Vikidatuma ero. Tial la helpa ŝablono {{nombro}} redonis la erarmesaĝon. Krome mi rimarkis, ke la parametroj "kvanto_de_loĝantoj" kaj "denso_de_loĝantoj" uzataj en la artikolo pro malatento dum la ŝablonŝanĝo ne plu funkcias. Ĉu mi realdonu ambaŭ al la ŝablono? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 25 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Tlustulimu:. Klare, en la vikidatuma ero pri Figline Valdarno mankis dato de loĝantaro. Mi nun nutris la vikidatumaron. ThomasPusch (diskuto) 21:43, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Dankon, Thomas. Mi jam miris, ke subite la erarmesaĝo pri mankanta informo malaperis. --Tlustulimu (diskuto) 21:46, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Ne dankinde. Mi foje sentas kvazaŭ redakti misajn paĝojn pri italaj komunumoj estas pli redakti en vikidatumoj ol en la esperanta vikipedio: la ideo de esperantistoj pri vikidatumoj kompreneble estas, ke tie pli multaj homoj el pli multaj kaj pli grandaj vikipedioj jam kolektis ĉiujn informojn kiujn tiam eblas tempoŝpare uzi en unuopa artikolo (kaj esperi ke la datumoj poste estos akualigataj, kaj ankaŭ la esperanta artikolo tial restos daŭre aktuala). Tio estas la teorio, kiun ankaŭ mi subtenas, sed en la praktiko ofte ne ĉiuj datumoj estas en vikidatumoj. Se oni tiam aldonas ilin, oni kompreneble helpas ne nur al la esperantlinga vikipedio sed al ĉiuj lingvoversioj kiuj jam uzas aŭ iam estonte uzos vikidatumojn, sed la demando estas ĉu iu esperantisto vere tre interesiĝas pri helpado al iuj filipinaj lingvoj, kies vikipedioj nur ekestis trompe per amasa uzado de robotoj kaj kiuj nepre bezonas helpon de vikidatumoj. Tamen: negrave kion oni pensas pri la robote blovigitaj vikipedioj - la esperanta vikipedio saĝas uzi vikidatumojn, kaj bonas se ĉiuj vikipediistoj scias kiel aldoni informojn tie, kaj fojfoje faras tion. Sed: bonas neniam forgesi ke ankaŭ vikidatumoj estas volontula projekto ne perfekta. Kaj bonas ankaŭ antaŭvidi kazon ke informo en vikidatumoj daŭre mankas, ekzemple se iuj italaj politikistoj pripensis inventi novajn komunumojn, kaj vikidatumoj ankoraŭ ne plenigis siajn informojn por la novaj unuoj.[1] ThomasPusch (diskuto) 10:37, 22 jun. 2022 (UTC)Reply

Notoj redakti

  1. Tion ekzemple {{informkesto urbo}} modele faras, sed gravas ne forgesi la eblajn truojn en vikidatumoj ankaŭ redaktante pri aliaj tekstoj (inkluzive de pli malnovaj informkestoj, navigiloj aŭ aliaj ŝablonoj).

Areo kaj loĝdenso redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono prenas la areon el la artikoloj eĉ neniel traktanta iun tiurilatan Vikidatuman eron (ĉifoje eblus areo (P2046)), dum ke ĝi kalkulas la loĝdenson el du Vikidatumaj eroj, nome loĝantaro (P1082) kaj areo (P2046). Kiu "inventis" tion? Laŭ mi tio ne estas tre logika "konduto" de ŝablono. - Krome la ŝablono nun eĉ komplete ignoras eventualan parametron "loĝantaro". Amike Tlustulimu (diskuto) 12:59, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Tute prava, via kritiko! Klaras ke verŝajne eĉ ne utilas elfosi "kiu 'inventis' tion", ĉar povas esti ke tiu homo estas longe for (sincere mi ne scias, kiu estis...). Sed vi konsideru mian supran noton, neniam forgesi, ke vikidatumoj povas havi informtruojn, ne ĉiam estas kompletaj. Tial gravas programi ĝin tiel ke manko de informo vikidatuma ne kreas problemojn. Mi vere tuŝas ŝablonon nur se vere ne eblas aliel: se vi aŭ aliulo havas bonan proponon kiel plibonigi la - konsentite - jam tre aĝan ŝablonon informkesto urbo de Italio, mi tute subtenos la ŝanĝon!
Nur: mi pensas ke malgraŭ ĉiu kritiko la baza problemo tute ne esta la informkesto, eĉ se malperfekta, sed la ekde 2007 netuŝitaj unuopaj artikoloj. Se oni adaptas ilin, la informkestaj mankoj ne plu estas problemo. Vidu ekzemple ke mi antaŭ kelkaj tagoj adaptis la artikolojn de ĉiuj paĝoj de la navigiloj {{Provinco Pesaro kaj Urbino}} kaj {{Provinco Asti}} de praa kaj mizera stato de 2007 al bona (iom pli ol ĝerma) artikolo, kiel ekzemplo vidu la paĝon pri Canelli - se oni krom ĝustigo de la informkesto kaj aldono de minimumaj frazoj ankoraŭ aldonas du fotojn (kion fari en multaj paĝoj kompreneble bezonas multan tempon), tiam la rezulto "preskaŭ aspektas kiel normala artikolo"! Kaj se vi vidas tiun paĝon, vi vidas ke mi aplikis viajn "novajn" proponojn pri la ŝablono, tiel ke la informkesto jam preskaŭ aspektas kiel "informkesto urbo" (nur mapligilo ankoraŭ mankas). ThomasPusch (diskuto) 11:01, 22 jun. 2022 (UTC)Reply
Se mi rigardas kiel modelo de tute kruda, ne jam ŝanĝita paĝo tiun pri Sassofeltrio, kiu pro foriro el provinco Pesaro kaj Urbino antaŭ jaro eskapis mian prilaboron, mi vidas ke nun la informkesto jam aŭtomate prenas la loĝantaron. Mi supozas ke estis vi kiu instruis ĝin. Nun nur mankas parametro "areo", kiun la kesto ankoraŭ ne rekonas. Kompreneble tiu plibonigo signifas ke tiam ĉio skribita en la informkesto mem ignoratas. Sed pri "loĝantaro", "areo" kaj "loĝdenso" tio estas en ordo. Kvankam tio ja signifas ke se informo ankoraŭ mankas en vikidatumoj, tiam ne helpas indiko en la informkesto: se "loĝantaro" mankas en vikidatumoj, en la informkesto simple ne estas "loĝantaro", negrave ke eble en la informkesto mem estas indiko. En tio la {{informkesto urbo}} principe pli bonas: se estas informo "loĝantaro" en la informkesto, ĝi montras tiun, se ne ĝi rigardas ĉu estas io en vikidatumoj kaj prenas tion, kaj nur se ambaŭloke ne estas io, ĝi silente kaj sen ruĝaj avertoj en ruĝaj literoj ne mencias loĝantaron. Tio principe estas la pli saĝa maniero, sed ĝi kompreneble nur utilas se oni pene forprenas ĉiun rubon el la informkestaj parametroj. Mi ŝatus ke la parametroj pri dosiero (P18), blazono (P94), alto (P2044) kaj bonvole ankaŭ la por Italio unika parametro pri "patrono" (p417) funkciu pri tiu pli defensiva modelo de 'informkesto urbo'. Mi pretus volontuli kaj poste viŝi informojn el ĉiuj informkestoj pri kiuj mi sukcesos, se tian ĉiam saman agon ne (mi esperas) povas transpreni roboto - malplenigi liniojn kompreneble multe pli facilas ol ĉiam enkopii tekstoblokojn por vikidatumoj kiel
| dosiero = {{#invoke:Wikidata|claim|P18}} 
| blazono = {{#invoke:Wikidata|claim|P94}} 
| regiono = {{Italio PMN}} 
| provinco = {{Italio AT}} 
| regiono-ISO= IT
| tipo1 = reliefo
| alto = {{#invoke:Wikidata|claim|P2044}}
| areo = {{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}
| kvanto_de_loĝantoj =  {{nombro|{{WikidataLoĝantaro}}}} ({{WikidataLoĝantaroDato}}) 
| denso_de_loĝantoj = {{nombro|{{#expr: {{{loĝantaro|{{WikidataLoĝantaro}}}}} / {{#invoke:Wikidata|claim|P2046}} round 0}} }}

Konsentite ke "| regiono-ISO= IT | tipo1 = reliefo" ĉiukaze necesus enkopii iam, sed ĝis tiam la malnovaj parametroj de koordinatoj ja sufiĉas. Vi vidas ke mi en mia senespero pri la vikidatume kutime kompletaj parametroj "Poŝtkodo, Imposta kodo, Kodo laŭ ISTAT" kaj "Telefona prefikso", kiu ofte en niaj informkestoj estis fuŝitaj, jam instruis la informkeston agreseme enpreni ilin el vikidatumoj. Pri tio mi kapablis. Sed pri tiu pli defensiva modelo de 'informkesto urbo' mi ankoraŭ ne spertas. Se vi kapablis programi 'informkeston urbo', ĉu vi povas ankaŭ modeligi la italan informkeston?

ThomasPusch (diskuto) 12:21, 22 jun. 2022 (UTC)Reply

PS: Pri la indiko pri areo nun skribatas, mi citu la ekzemplan paĝon Sassofeltrio "466m [+]". Tie mankas spaceto inter nombro kaj unuo "m", en 'informkesto urbo' tio funkcias bone, kaj mi pensas ke en la itala informkesto ankaŭ antaŭe bone funkciis. Negrave ĉu estis vi ĉu alia kiu forigis la spaceton: ĉu vi povas realdoni ĝin?

Reiri al la paĝo "Informkesto urbo de Italio".