Ŝablono-Diskuto:Informkesto kristana preĝejo

La ŝablono preĝejo estas tute bona ideo, sed kompreneble ĝi, se titolata "preĝejo", loko por preĝado, devas taŭgi por preĝejoj de ĉiuj religioj. Mi ĵus volis apliki la ŝablonon al nova artikolo pri moskeo, sed ja ne akcepteblas ke la ŝablono informas ke la moskeo apartenas al "religio: kristanismo" (aŭtomate metita fare de la ŝablona sintakso), kaj "rito: islamo". La nuna "informkesto preĝejo" simple devus nomiĝi "informkesto kirko", kaj la pli ĝenerala informkesto nun nomata "informkesto sakrala konstruaĵo" simple povus ricevi pli koncizan nomon "informkesto preĝejo". Ja ne malĝustas nomi kristanan kirkon, judan sinagogon, islaman moskeon, hinduisman, ŝintoisman aŭ zaratuŝtrisman templon ktp. simple "preĝejo", sed nepre evitindas "kristancentrisme" sinonimigi la vorton "preĝejon" kun "nepre nur kristana preĝejo". ThomasPusch (diskuto) 22:13, 9 Feb. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Informkesto kristana preĝejo".