Ŝablono-Diskuto:Informkesto ponto

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Sj1mor in topic Montrado de pli ol unu bildo

Konstruo redakti

Saluton. Kiu informo estu metata en la parametron konstruo? Ĉu la konstrua materialo, la konstrua daŭro aŭ la konstrua stilo? Tio ne klare videblas en la dokumentado, ĉar la tieaj ekzemploj eĉ ne uzas la parametron. --Tlustulimu (diskuto) 07:42, 13 Apr. 2013 (UTC)

La misa «Geografia lokigo sur la mapo:» redakti

Kion celas la sufikso "-ig" en "Geografia lokigo"? Jam per si mem loki sufiĉus por verbigo; sed ĉi-okaze neniel temas pri ago kaj verbo. Kial ne sufiĉas la simplaj "loko" aŭ "situo"?

Fakte, ankaŭ "geografia" estas pleonasma, ĉar "mapo" klare sugestas tion. Tute sufiĉa kaj pli bonstila estus la simpla «Situo sur la mapo:».--Sergio (diskuto) 03:06, 21 jan. 2018 (UTC)Reply

Kiel traduki "PFEILERACHSABSTAND" esperanten, por aldono al la ŝablono? redakti

Saluton. Hieraŭ mi aldonis la informkeston al Suda interliga fervoja ponto, laŭ la germana artikolo. Nun mankas traduko de la termino "Pfeilerachsabstand". Kiu havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 09:36, 5 maj. 2020 (UTC)Reply

Ĉu mi eble traduku "Pfeilerachsabstand" per "piliera aksdistanco" aŭ per "pilieraksa distanco"? --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 5 maj. 2020 (UTC)Reply
Mi neniel estas fakulo, sed post legado de de:Spannweite (Bauwesen)#Pfeilerachsabstand mi opinias ke "pilieraksa distanco" bone funkcius. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:33, 5 maj. 2020 (UTC)Reply
  Por: Mi same estas por "pilieraksa distanco"...ThomasPusch (diskuto) 15:23, 6 maj. 2020 (UTC)Reply
  Farite Mi ĵus aldonis la novan parametron "pilieraksa distanco" al la ŝablono kaj la koncerna artikolo. Dankon pro via subteno :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 6 maj. 2020 (UTC)Reply

Plia parametro redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis la ŝablonon al Ponto Nomentano‎, laŭ la rilata germana artikolo. Sed nun mankas traduko por "lichte Weite". Laŭ la vortaro de Krause estus "interna diametro". Sed mi dubas, ke tio taŭgus ĉe ponto. Ĉu eble estas aliaj proponoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 19 jul. 2021 (UTC)Reply

Kiel supre dirite, mi neniel estas spertulo. Eble "interna distanco" taŭgus? - Amike, Moldur (diskuto) 21:40, 19 jul. 2021 (UTC)Reply

Altitudo redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis la novan parametron altitudo, parte laŭ la rilata ŝablono {{informkesto konstruaĵo}} kaj la germana ŝablono de:Vorlage:Infobox Brücke. Krome mi jam aldonis informojn pri tio al la dokumentado. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 19 maj. 2022 (UTC)Reply

Montrado de pli ol unu bildo redakti

Malsame de ekz. informeksto konstruaĵo, ĉi tie oni ne povas montri pli ol unu bildo de vikidatumoj.

kun la dono de la parametroj la la informkesto

"|bildo={#invoke:Wikidata|claim|P18|list=;;;} |vikidata-bildo=yes"

Ĉu oni povas ebligi tion? Sj1mor (diskuto) 21:57, 4 jan. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto ponto".