Ŝablono-Diskuto:Informkesto televida serio

Al mi malklaras pluraj parametroj. Ekzemple "kreito", ĉu temu pri "kreinto"? "Kamero" - ĉu temu pri "kamerao" aŭ pli bone "kameraisto"? Kaj "kanelo" - eble temu pri "kanalo" aŭ pli ekzakte "televida kanalo", ĉu? Kaj kion precize celu "antaŭis_de" (eble "antaŭa serio"?), "sekvis_de" (eble "sekva serio"?) kaj "rilata" (...?)?

Sed mi ne volas soni nur kritikanta: Mi tre bonvenigas, ke iu jam faris la laboron krei tian ŝablonon, pri kiu mi pro la ĝis-nuna ne-mencio en la alilingvaj samtemaj ŝablonoj komence timis, ke ĝi ankoraŭ ne estus. Mi nur volus, ke ĝi estu vere bone komprenebla, kaj ĝojus se ĝi pli aplikiĝus.

ThomasPusch 15:17, 30. Maj 2009 (UTC)

Ĉar Yekrats kreis la ŝablonon, li devus scii, pri kio temas. Ĉu vi emas demandi lin? Kore --Tlustulimu 15:22, 30. Maj 2009 (UTC)

Flanke, vidu la intertempe de Thomas faritajn artikolojn pri kanelo kaj kanalo (apartigilo) ... klare ĉi-tie ne temas pri "kanelo", sed "kanalo"... Mi ĵus renkontetis lin en Kaŭnaso (li ferietas tie dum 10 tagoj kun la familio), do li mem ne tiom rapide povos plulabori pri la temo, nun ne havante aliron al la reto.

Aidas 15:01, 15. Jun 2009 (UTC)

Mi nun minimume adaptos la ŝablonon kaj la ĝis nun malmultajn aplikaĵojn de ĝi. En tio mi limiĝos al tio anstataŭigi miskompreneblajn aŭ erarajn vortojn, kaj krome cele al laŭebla simpleco elektos la vortojn por la ŝabloneroj tiel, ke ili laŭeble samu kaj en la redakta teksto kaj en la finaspekto de la ŝablono.

ThomasPusch 12:34, 21. Jun 2009 (UTC)


Neebleco kontroli eventualajn ŝanĝojn

redakti

En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 08:01, 6. Sep 2010 (UTC)

Number of seasons/episodes on Wikidata

redakti

angle Hi, I drafted instructions for P2437 and P1113 wikidata properties. Discussions here and here. --Supernino (diskuto) 07:15, 9 sep. 2017 (UTC)Reply

Peto pri ebleco havi normalajn minusklajn parametrojn

redakti

Plej multaj esperantlingvaj informkestoj funkcias per minusklaj parametroj, ĉar normalaj vortoj en Esperanto havas minusklajn unuajn literojn. Tial aspektas al mi strange ke ĉi tie ĉiuj parametroj komenciĝas per majuskloj, kaj mi pro kutimo daŭre skribas majusklojn maltaŭge en minuskloj. Eblus aranĝi la ŝablonon tiel ke ĝi akceptas ambaŭ formojn, kaj tiam en la artikoloj oni povus iom post iom ekuzi minusklajn parametrojn, ekz. "bildo" anstataŭ "Bildo", "nomo" anstataŭ "Nomo", ktp. Ne pro gramatika principemo, sed ĉar tiel intertempe estas la normo ĉe esperantlingvaj informkestoj. Mi petus pri tio, komprenante ke la informkesto estas de 2008 kaj tiam oni ne povis scii kiel evoluos la esperanta vikipedio, do naturis pli orientigi laŭ la angla lingvo en kiu oni multe pli majuskligas ol en Esperanto, kaj ne tiom atenti pri esperantaj tekstoj. Sed post 17 jaroj jam estas tempo ripari tiun kapricon, kaj la transiro ja povas esti tute milda. Aidas (diskuto) 18:14, 30 mar. 2025 (UTC)Reply

Jes ja. Tiel ankaŭ en aliaj malnovaj kaj neĝisdatigitaj informkestoj pri specifaj temoj, ekz burgo/kastelo. Sj1mor (diskuto) 18:21, 30 mar. 2025 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto televida serio".