Ŝablono:Unuo/dokumentado

Uzado redakti

La ŝablono {{unuo}} ebligas facile skribi nombron sekvatan de unuo. Kompare al rekta skribo, la avantaĝoj estas :

  • aŭtomata formatado de nombro, arigante la ciferojn laŭ grupoj de tri, kiel en « 30 000 animoj » (tamen en la kazo de nombro sen unuo sufiĉas uzi la ŝablonon {{nombro}} aŭ la kodon {{formatnum:}}) ;
  • evitado de aŭtomata salto al la sekvanta linio inter la nombro kaj la responda unuonomo, kiel en « 30 km » fine de linio ;
  • faciligo de la skribo de la eksponentoj kaj de la multopaj unuoj, kiel en « 10 m⋅s-1 ».

Sintakso redakti

  • {{Unuo|nombro|unuo1|eksponento1|unuo2|eksponento2|unuo3|eksponento3|unuo4|eksponento4}}
  • {{Unuo|nombro|e=potenco 10|unuo1|eksponento1|simbolo2|unuo2|simbolo3|unuo3|unuo4|eksponento4}}

Parametroj redakti

La ŝablono povas enhavi ĝis naŭ numeritaj parametroj kaj unu nomita parametro :
Parametro Priskribo Tipo
1= Videbligota valoro Deviga
e= Videbligota potenco 10 Opcia
2= Unua simbolo Opcia
3= Eksponento de la unua simbolo Opcia
4= Dua simbolo Opcia
5= Eksponento de la dua simbolo Opcia
6= Tria simbolo Opcia
7= Eksponento de la tria simbolo Opcia
8= Kvara simbolo Opcia
9= Eksponento de la kvara simbolo Opcia
Eblas specifi kompleksan unuon per sola parametro aŭ dispartigi ĝin laŭ formo de listo simbolo|eksponento. Eblas ankaŭ ne enmeti eksponenton (kiam ĝi valoras unu) ; por tio, sufiĉas lasi ĝin malplena. Eblas videbligi maksimume kvar simbolojn, ĉiu kun eksponento.
La unua parametro, tiu de la videbligota valoro, estas formatata per la magia vorto {{formatnum:}}. Konsekvence :
  • necesas uzi la punkton kiel dekuman apartigsignon (angla-usona konvencio), kaj ne la komon, en la parametro transdonota al la ŝablono. La ŝablono aŭtomate videbligos la nombron laŭ la esperanta konvencio.
  • la magia vorto ne scias konverti la eksponentajn sciencajn notaciojn (uzantajn la simbolon e antaŭ la entjera eksponento) ; tial la entjera eksponento devas esti metita en la parametro nomita e ;
  • oni ne devas intermeti apartigsignon de la miloj laŭ formo de spaco aŭ de apostrofo : ili estos aŭtomate aldonitaj de la ŝablono kiel spacon (neapartigeblan), escepte por la dekuma parto, aŭ, por obei la rekomenditan skribon, estas preferinde interigi simplajn spacojn inter ĉiuj grupoj de tri ciferoj.
  • tamen eblas arigi la ciferojn alie ol laŭ tri, intermetante eksplicite komon kiel apartigsignon (laŭ angla-usona konvencio), kiu transformiĝos al spaco (neapartigebla) fare de la ŝablono.
Ekzemploj :
  • « {{Unuo|2,3|g}} » videbligas « 2,3 g », kio verŝajne ne estas la atendata rezulto ;
  • enigu « {{Unuo|2.3|g}} » por videbligi « 2,3 g » ;
  • enigu « {{Unuo|1002.3|km}} » por videbligi « 1 002,3 km » ;
  • Rimarku ankoraŭ « {{Unuo|1234567890.123 456 78|¤}} » por videbligi « 1 234 567 890,123 456 78 ¤ » ktp.

Ekzemploj de uzado redakti

Sintakso Rezulto Komento
{{Unuo|1234567}}
{{Unuo|1234567.89}}
{{Unuo|1.23456789|e=15}}
1 234 567
1 234 567,89
1,23456789×1015
Kazo de minimuma uzo : sola valoro (sen unuo), eventuale kun uzo de potencoj 10 (scienca uzado) en la parametro nomita e, formatata helpe de la ŝablono {{x10}}. La uzo de la ŝablono nur por valoro ekvivalentas al la uzo de la speciala ŝablono {{formatnum:}}.
{{Unuo|10000|km}}
{{Unuo|10000|km/h}}
10 000 km
10 000 km/h
Kazo de minimuma simpla uzo : valoro sekvata de simbolo.
{{Unuo|10000|km|2}}
{{Unuo|10000|m|3}}
10 000 km2
10 000 m3
Kazo de uzado por unuo kun Eksponento.
{{Unuo|10000|kilometroj hore}} 10 000 kilometroj hore (ne konsilata) Eblas skribi la unuon per vortoj. Tiukaze, tamen, ne necesas strikte malebligi linifinan rompon inter la nombro kaj la kompleta unuonomo, nur la unua vorto devas resti ligita al la nombro, tie « {{Unuo|10000|kilometroj}} hore ». Rimarku ke la ŝablono {{Unuo}} (kia {{nobr}}) malebligas la linifinajn rompojn en la tuta esprimo « 10 000 kilometroj hore ».
{{Unuo|10000|km||h|-1}} 10 000 km⋅h-1 Du sinsekvaj simboloj, la dua kun eksponento.
{{Unuo|10000|J|2|K|3|s|-1}} 10 000 J2⋅K3⋅s-1 Tri simboloj kun du apartaj eksponentoj.
{{Unuo|10000|J||kg||m|-2}} 10 000 J⋅kg⋅m-2 Tri simboloj, la du unuaj sen eksponento.
{{Unuo|-40.234|°C}} −40,234 °C Kazo evidentiganta la uzon de la angla-usona notacio en la unua parametro, kiu estas videbligota laŭ la esperanta konvencio.
{{Unuo|1.23456|e=9|J|2|K|3|s|-1}} 1,23456×109 J2⋅K3⋅s-1 Tri simboloj kun apartaj eksponentoj, evidentiganta la uzon de la angla-usona notacio, same kiel la uzon de potencoj 10 (scienca uzado) en la parametro nomita e, formatota de la ŝablono {{x10}}.
{{Unuo|1|[[kvadrata kilometro|km{{eksp|2}}]]}} km2 Eblas ankaŭ enmeti ligilon al la unuoj.

Nombroj sen unuo redakti

Kvankam tiu ŝablono funkcias ankaŭ en tiu kazo, por videbligi kvanton sen unuo, ne necesas uzi ĝin. Tiam la ŝablono {{nombro}} aŭ la magia vorto « {{formatnum:}} » plene sufiĉas:

{{nombro|nombro}}
aŭ
{{formatnum:nombro}}

(Rimarku la eston de dupunkto anstataŭ vertikala streko). Por la nombroj laŭ scienca notacio sen unuo, vi povas uzi la ŝablonon {{x10}}.

En kiuj kazoj ne uzi tiun ŝablonon ? redakti

Rezulto identa por viki-kodo multe pli simpla por fari sen modelo
Viki-kodo Rezulto en HTML
{{Unuo|20|%}} 20 %
20 % 20 %
20 % 20 %

Tiu ŝablono estas neutila kiam la unuo estas procento.

Principe, oni devas meti neapartigeblan spacon inter la nombro kaj la signo « % », kiu sekvas ĝin. Tial, oni povus opinii ke tiu ŝablono utilas ankaŭ en tiu kazo.

Sed en vikipedio, ne necesas mane aldoni neapartigeblan spacon antaŭ la signo « % » : nu, normala spaco sufiĉas, ĉar MediaWiki (la programaro uzata de Vikipedio) aŭtomate transformas tiun spacon en neapartigeblan spacon (vi povas videbligi la kodon en HTML de la paĝo por konstati tion).

Fakte, tio ne estas nur neutila, sed ankaŭ malkonsilenda, ĉar tio plikomplikigas la skribon kaj malfaciligas la legadon de la vikia kodo por identa rezulto.

Noto: Tamen, tiu ŝablono devas esti uzata kiam la unuo estas « promilo ». {{Unuo|5|‰}} videbligos : 5 ‰.

Konata problemo redakti

Kiam la rezulto de la ŝablono {{Unuo}} estas inter rondaj krampoj, kiel en (1 309 m), iuj TTT-legiloj permesas linifinan rompon inter unu el la krampoj kaj la esprimo. Tiu problemo estis konfirmita kun Internet Explorer 5.5, 6 kaj 7, sed ĝi ŝajnas esti korektita en la versio 8.0.

Vidu ankaŭ redakti