Ŝafiismo
Ŝafiismo (arabe شافعي, Ŝāfiʿī) estas unu el la kvar juraj skoloj de la fikho, aŭ religia leĝo, de la sunaismo. Ĝi rivcevas la nomon de la fondinto,la imamo al-Ŝafi'i. La aliaj skoloj estas Hanafismo, Malikismo, kaj Hanbalismo.
Ŝafiismo | ||
---|---|---|
madhhab religia movado vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Al-Ŝafi'i vd | |
Lando(j) | Egiptio • Sirio • Irako • Barato | |
Ŝafiismo agnoskas kvar fontojn de la islama jurisprudenco. Laŭ ordo ili estas: Korano, la Sunao de la profeto, la esplorado kaj la analogaĵoj. Ĝi ankaŭ baziĝas sur la opinioj de la kunuloj. Ĝi estas la plej fleksebla el la kvar skoloj ĉar ĝi permesas la rezonadon kaj la esploron kiel jurfontojn. La plejmulto el la islamaj erudiciuloj estas sekvantoj de tiu skolo.