Ŝajnakacia robinio

La ŝajnakacia robinio [1] aŭ la blanka robinio (Robinia pseudoacacia) estas plantospecio el la genro robinio, familio de la fabacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝajnakacia robinio
Floroj
Floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Robinieae
Genro: Robinio Robinia
Robinia pseudoacacia
L.
Natura arealo de ŝajnakacia robinio
Natura arealo de ŝajnakacia robinio
Natura arealo de ŝajnakacia robinio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ŝajnakacia robinio estas arbo (alta 12-20 m), kun rete kreviĝanta arboŝelo. Ĝia trunko estas iomete kurba, grizbruna. La arbo povas vivi 200-250 jarojn. La floroj kreskas el tigakselo en printempo, en pendiĝantaj infloreskoj, grapoloj. La floroj estas blankaj, el kiuj la abeloj kolektas la orflavan, travideblan robinian mielon. La mielo ne kristaliĝas, estas grava eksportaĵo de Hungario.

La ŝajnakacia robinio estas grava mieldona planto, oni povas kolekti mielon de 800 kg/ha. La arbo donas plej multon da mielo en ties aĝo de 18-30 jaroj.

 
La floroj de blanka robinio en la pendiĝantaj infloreskoj
 
La ŝajnakacia robinio kun la ruĝaj floroj
 
Robinia pseudoacacia - MHNT

La teo el ties floro mildigas tusadon, sed oni eĉ povas fari vinon el ties infloresko.

La frukto estas ruĝbruna guŝo, la grajnoj estas venenaj kaj renformaj. La guŝoj malfermiĝas vintre kaj printempe. La grajnoj falas surteren kaj tie konservas la ĝermokapablon dum jardekoj. Por la ĝermado de la grajnoj necesas vundo de la grajnoŝelo aŭ varmoefiko. En la arbarista praktiko, oni kolektas la grajnojn per kribro, poste oni trivas ilin.

La ŝajakacia robinio estas varmoŝata, frostosentema, lumbezona, kseromezofila (meztoleras la sekecon). Ĝi povas fiksi nitrogenon el la aero, per nitrogenligaj bakterioj (Rhizobium leguminosarum), vivantaj sur ties radikoj.

Ĝia ligno estas peza, dura. Oni uzas ĝin por kablaj kolonoj, vitopaliso, ŝpaloj, konstruaĵa ligno, fajroligno.

Kreskejo redakti

Ĝi estas indiĝena en norda Ameriko; en Hungario oni ekplantis en la 18-a jarcento por setligi la moviĝantan sablon.

Damaĝa insekto redakti

En 1900 estis raportata, ke la valoro de la ŝajnakaciaj robinioj estis praktike neniigita en preskaŭ ĉiuj partoj de Usono, krom en la montarbaroj en kiuj ili hejmas, kaŭze de robinia borulo (Megacyllene robiniae), kiu traboras la trunkon kaj la branĉojn. Sen tiuj insektoj, la ŝajnakacia robinio estus unu el la plej valoraj konstrulignaj arboj, kiuj povus esti plantataj en la nordaj kaj centraj usonaj subŝtatoj. Junaj arboj rapide kaj vitale kreskas, sed baldaŭ iĝas kriplaj kaj malsanaj, kaj malofte sufiĉe longe vivas por atingi ian ajn komercan valoron.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 985

Bibliografio redakti