Malfermi la ĉefan menuon
Budho Gotamo, nomita Ŝakjamuni, "saĝulo de la ŝakjoj", la plej fama ŝakjo. Sidanta bronza statuo el Tibeto de la 11-a jarcento.

Ŝakjoj estas la nomo de la anoj de la klano Ŝakjo (en Sanskrito, Śākya (शाक्य); en Palio, Sākya) —membroj de la varno de la kŝatrijoj kaj de la Suna Dinastio—, kiu regis la sendependan respublikan ŝtaton Ŝakjujo (Śākya Gaṇarājya) en antikva Hindujo, inter nuna norda Barato (Utar-Pradeŝo) kaj suda Nepalo, dum la veda periodo (ĉ. 1500–500 a.K.). Ties ĉefurbo estis Kapilavastuo, kiu probable troviĝis aŭ en Tilaŭrakoto, Nepalo, aŭ en Pipravo, Barato.[1][2][3]

La plej fama membro de la klano Ŝakjo estas la budho Gotamo (ĉ. 5-a jarcento a.K), sur kies instruoj fondiĝis budhismo. Li naskiĝis kiel raĝido de la raĝo Ŝudodano, unu el la membroj de la reganta asambleo de la ŝtato Ŝakjujo. Ŝadodano iĝis elektita reganto de la Ŝakja Respubliko, sed tial ke budho Gotamo iĝis ŝramano kaj budho, abdikante sian postenon, Rahulo, la filo de budho Gotamo, sekvis la idaron.

EtimologioRedakti

Ŝakjo venas de Śākya, vorto en Sanskrito, kiu signifas "tiu, kiu kapablas". Ankaŭ, laŭ la hipotezo de van Geel k.a. (2004), ĝi ankaŭ povas signifi "tiu, kiu devenas de la skitoj".[4]

ReferencojRedakti

  1. K.M. Srivastava. (1980) Archaeological Excavations at Priprahwa and Ganwaria and the Identification of Kapilavastu, 1‑a eldono 3, p. 108.
  2. Swoyambhu D. Tuladhar. (Novembro 2002) The Ancient City of Kapilvastu - Revisited, 151‑a eldono.
  3. John C. Huntington. (1986) Sowing the Seeds of the Lotus Septembro 1986, p. 54–56.
  4. van Geel, Bokovenko, Burova, Chugonov, Dergachev, Dirksen, Kulkova, Nagler, Parzinger, van der Plicht, Vasiliev, Zaitseva. (decembro 1735 - 1742 2004) Climate change and the expansion of the Scythian culture after 850 BC: a hypothesis (pdf), ‑a eldono 31. doi:10.1016/j.jas.2004.05.004.

Eksteraj ligilojRedakti