Ŝakluda tabulo

tabulo kun 64 ĉeloj sur kiu oni ludas ŝakon

Ŝakluda tabulo estas tabulo por ŝakludo kaj ankaŭ kelkaj aliaj ludoj (damludo ktp). Ĝi estas kvadrata kaj konsistas el 64 kvadrataj ĉeloj, aranĝitaj kiel 8×8.

Ŝakluda tabulo en parko.

Linioj (horizontaloj) de la tabulo estas numerataj kiel 1 ... 8 sinsekve. Linio 1 estas la plej suba (se la tabulo estas vertikala en spaco), ĉe la flanko de la blankula ludanto.

Kolumnoj (vertikaloj) de la tabulo estas nomataj kiel "a" ... "h" sinsekve. Kolumno "a" estas la plej maldekstra.

Do ĉeloj de la tabulo estas nomataj de nomo de la kolumno kaj nombro de la linio, kiel "a1" ... "a8", "b1" ... "b8", ... ,"h1" ... "h8".

Ĉeloj de la tabulo estas nigraj kaj blankaj, najbaraj ĉeloj ĉiam havas diversan koloron, ĉelo "a1" estas nigra.

Ekzistas kulturdependaj sistemoj por identigi la ĉelojn de ŝaktabuloj. En tele-ludado (koresponda ŝakludo) oni ofte uzas ciferojn ankaŭ por la kolumnoj; en iuj landoj oni nomas (aŭ nomis) la kolumnojn laŭ la ŝakpeco, kiu ludkomence okupas ĝin en la unua horizontalo.