Ŝalaĥo (armene շալախո, azere Şələqoy kaj kartvele შალახო ŝalaĥo aŭ კინტოური kintouri) estas popoldanco de Transkaŭkazio. La versioj de ĉi danco povas multe varii laŭ la regiono. Temas pri danco en kiu du viroj celas konkeri virinon. Tamen, ĝin povas danci pli ol du homoj, viroj aŭ virinoj, liberstila kun tipaj kaŭkazaj rapidaj movoj. Sed virinoj kutime pli lirike kaj malrapide sin movas, kun rimarkindaj manmovoj. La muziko kutime estas tre rapida kaj montras la energiajn kaj rapidajn movojn de la viroj.

La fama azera komponisto Afrasiyab Badalbeyli uzis la melodion de la ŝalaĥa danco en “La Turo de la Pucelo", unua operaĵo verkita en islama lando.