Ŝamano ŝtono (ruse Шаман-камень) estas roko ĉe lago Bajkalo en fonto de rivero Angara. Tiu estas natura monumento de  Apudbajkala nacia parko[1].

La ŝtono troviĝas je 800 metroj malsupre de linio prama transirejo «Haveno Bajkalo (Порт-Байкал) — Listvjanka (ruse Листвянка)» (inter kaboj Ustjanskij (ruse Устьянский) kaj Rogatka (ruse Рогатка)), en mezo de la rivero, ĉirkaŭ je 500 metroj de ambaŭ bordoj.

Ŝamano ŝtono. Vidaĵo de rivero Angara

Adorado kaj legendo pri Ŝamano ŝtono redakti

Ekde antikveco Ŝaman-ŝtonon oni havigis per ne ordinara forto. Laŭ la kredo de la burjatoj loĝantaj laŭlonge de Angara, Ŝamano ŝtono estis kiel loĝejo de mastro de la rivero — Ama Sagan Nojon (ruse Ама Саган Нойон). La ŝtono estis preĝloko kaj ritloko. Al la roko oni viturigis krimulon kaj lasis lin por nokto kaj se akvoj de Bajkalo ne forportis lin tiam li estis senkulpa.

Legendo pri la roko rakontas, ke Bajkalo volis edzigi sian belan knabinon Angara kun juna militisto Irkut (ruse Иркут). Sed Angara enamiĝis je alia heroo Jenisejo kaj forkuris al li. Kolera patro ĵetis al ŝi grandega roko Ŝaman-ŝtono.

Homa influo redakti

Post konstruado de Irkuska akvoenergia centralo nivelo de akvo ĉe fonto de Angara supreniĝis kaj nun nur ĉe bona vetero eble vidi pinton de roko Ŝaman-ŝtono, kiu elstarita el akvo je 1—1,5 metro.

Inĝenieroj proponis detrui la rokon per ekplodo sed projekto havis multe da difektoj kaj kontraŭuloj tial ĝi lasis ne realigita.

En moderna kulturo redakti

Ŝaman-ŝtono menciis en kanto "Ploro" (ruse Плач) de Konstantin Kinĉev (ruse Константина Кинчева), estas solisto de muzikgrupo "Alisa" (ruse Алиса).

Referencoj redakti

  1. Байкал.. Arkivita el la originalo je 2017-02-15. Alirita 2015-11-28.