Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro
Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro (ĉine: 上海合作组织; ruse Шанхайская организация сотрудничества), ŜOK aŭ angle SCO pri Shanghai Cooperation Organization, estas regiona internacia organizo.
La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.
Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜOK la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.
Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.
Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganio, Belorusio, Irano kaj Mongolio.
Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatojRedakti
Dato | Ŝtato | Urbo | |
---|---|---|---|
1 | 14-a/15-a de junio 2001 | Ŝanhajo | |
2 | 7-a de junio 2002 | Sankt-Peterburgo | |
3 | 28-a/29-a de majo 2003 | Moskvo | |
4 | 17-a de junio 2004 | Taŝkento | |
5 | 5-a de julio 2005 | Astano | |
6 | 14-a/15-a de junio 2006 | Ŝanhajo | |
7 | 16-a de aŭgusto 2007 | Biŝkeko | |
8 | 28-a de aŭgusto 2008 | Duŝanbeo | |
9 | 15–16-a de junio 2009 | Jekaterinburgo | |
10 | 10–11-a de junio 2010 | Taŝkento[1] | |
11 | 14–15a de junio 2011 | Astano[2] | |
12 | 6-7-a de junio 2012 | Pekino | |
13 | 13-a de septembro 2013 | Biŝkeko | |
14 | 11–12-a de septembro 2014 | Duŝanbeo | |
15 | 9–10-a de julio 2015 | Ufa | |
16 | 23-24-a de junio 2016 | Taŝkento[3] | |
17 | 8–9-a de junio 2017 | Astano | |
18 | 9-10-a de junio 2018 | Cindao |
ReferencojRedakti
- ↑ Joint Communiqué of Meeting of the Council of the Heads of the Member States of the Shanghai Cooperation Organisation. Shanghai Cooperation Organisation. Arkivita el la originalo je 10 July 2014.
- ↑ Tang Danlu. "SCO vows to strengthen cooperation with its observers, dialogue partners", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 11 June 2010. Kontrolita 11 June 2016.
- ↑ Song Miou. "Uzbekistan to host 16th SCO summit in 2016 (ŜOK en Uzbekio en 2016)", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 10 July 2015. Kontrolita 11 June 2016.
Vidu ankaŭRedakti
- Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj
- Centr-Azia Kunlaboro (organizo), anstaǔigita de EǔrazEK en 2015
- Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- Eŭrazia Ekonomia Komunumo (EŭrazEK)
- Organizo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco