Ŝanhaja Turo

turo en Ŝanhajo, Ĉinio
(Alidirektita el Ŝanhaja turo)

Ŝanhaja Turo (ĉine 上海 中心 大廈, pinjine: Shànghǎi Zhōngxīn Dàshà) estas nubskrapulo en la distrikto Pudong de Ŝanhajo. Ĝi estis inaŭgurita en 2015 kaj ekde tiam estas la plej alta konstruaĵo en Ĉinio kaj la tria plej alta konstruaĵo en la mondo post Burĝ Ĥalifa en Dubajo.

Ŝanhaja Turo
上海中心大厦
nubskrapulo
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto Gensler vd
Estiĝo 6-a de septembro 2014
Malfermo 2014
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Ŝanhajo
Areo 420000
Situo
Geografia situo 31° 14′ 8″ N, 121° 30′ 4″ O (mapo)31.2355121.501Koordinatoj: 31° 14′ 8″ N, 121° 30′ 4″ O (mapo)
Ŝanhaja Turo (Ŝanhajo)
Ŝanhaja Turo (Ŝanhajo)
DEC
Ŝanhaja Turo
Ŝanhaja Turo
Lokigo de Ŝanhajo en Ĉinio
Situo de Ŝanhaja Turo
Map
Ŝanhaja Turo
Posedata de Shanghai Tower Construction & Development vd
Retejo http://www.shanghaitower.com
vdr

La alteco de la konstruaĵo estas 632 metroj, kiuj estas dividita en 128 etaĝojn kun totala areo de 380 000 kvadrataj metroj. Konstruado komenciĝis en 2008 kaj estis kompletigita en 2015. La bazo de la turo estas larĝa kaj ĝi iĝas pli mallarĝa kun alteco. La formo de la konstruaĵo estas rotacia, simila al tiu de la Turniĝanta Torso turo en Svedio, sed kontraste la flankoj de la Ŝanhaja turo estas rondetaj kaj kovritaj per klara vitro. La konstruaĵo estis dezajnita fare de la Arkitekta kaj Inĝeniera oficejo Gensler, kiu ankaŭ dezajnis la Jin Mao kaj la apudan Mondan Financan Centron en Ŝanhajo. La tordaĵo, la rondetaj profilanguloj kaj la reduktita etaĝa spaco havas inĝenieristiksignifon - la dezajno helpas la turo elteni la uraganajn ventojn kiuj estas oftaj en la areo.

Antaŭ la konstruado de la turo, la turmodelo estis enkondukita en bildigan (simulacian) sistemon kiu imitas la fortojn kiuj agos sur ĝi en realeco. La konkludo estis ke la plej bona tordaĵo por ventorezisto estus 120-grada rotacio de la unua etaĝo ĝis la lasta etaĝo, kaj ke la plankgrandeco de la supra etaĝo estus reduktita al nur 55% de la areo de la plej malsupra etaĝo.

Post kompletigo de la skeletkonstruo en aŭgusto 2013, la Ŝanhaja Turo iĝis la plej alta strukturo en Ĉinio, prenante la titolon de la Kantona Turo en Kantono. La Ŝanhaja Turo povus perdi la titolon de la plej alta konstruaĵo en Ĉinio al la Ŝanhaja ĉiela urba konstruaĵo, kiu altiĝos ĝis 838 metroj (ĝia konstruado estas antaŭvidita fini en 2021).

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti