La rivero Ŝanono (irlande: An tSionainn, An tSionna, angle Shannon) estas kun ĉirkaŭ 370 km la plej granda rivero de Irlando kaj de la Britaj insuloj. Ĝia akvokolekta baseno havas ĉirkaŭ 15.700 kvadratajn kilometrojn.[1]

Shannon
ŝanono en la urbo Limeriko. Fone burgo de King John
rivero
Bazaj informoj
Situo Irlando, Eŭropo
Rivera reto Shannon
Longeco 370 km
Fluo
Fonto Cuilcagh montaro en al graflando An Cabhán
- Alteco super marnivelo 76 m
- Koordinatoj 54° 14′ 5″ N, 7° 55′ 9″ U (mapo)54.234722222222-7.9191666666667
Enfluejo Atlantika oceano apud Limeriko (Luimneach/Limerick)
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 52° 34′ 0″ N, 9° 42′ 0″ U (mapo)52.566666666667-9.7
Altecodiferenco 76 m
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Suck
- Maldekstraj Brosna, riveroj Inny kaj Feale
Map
Shannon
rivervojo
vdr

La ekesto kaj la nomo ĝi laŭdire ŝuldas al la ina fabela figuro Sionan el la Kelta mitologio .

iro de la rivero

Priskribo de la riveriro redakti

Ĝia fonto situas 76 metrojn super la marnivelo, en la Cuilcagh montaro en la irlanda graflando An Cabhán en la nordokcidento de la lando. De ĉi-tie la rivero fluas unue tra subtera kaverna sistemo kaj reaperis kiel Shannon Pot en la graflando An Cabhán. Ĝi deakvigas la marĉan mezon de Irlando, trafluas fiŝriĉajn lagojn kaj havas norde de Limeriko kataraktojn. Okcidente de Limeriko, tra mallarĝa ĉirkaŭ 100 km longa riverbuŝa funelo ĝi enfluas la Atlantikan oceanon. La estuaro malsupre de Limeriko estas forte influita de la tajdo. La Ŝanono trafluas la lagojn Lough Allen, Lough Ree kaj Lough Derg, la plej granda lago de la rivero. Apud Ard na Croise troviĝas hidroelektra centralo.

Konstruaĵoj kaj uzado redakti

Dum la mezepoko estis konstruataj multaj burgoj ĉe ĝia riverbordoj, ĉar la rivero formas la limon inter la provincoj Laighin (Leinster) kaj Connachta (Connacht). De la mezo de la 18a jarcento ĝis la komenco de la fervojo la rivero estis la ĉefa trafika linio de la regiono. La nova sendependa ŝtato Irlando investis multon en la evoluigon de la rivero post la unua mondmilito. Ĝis hodiaŭ la baraĵŝtupoj kun ĝiaj energicentraloj estas la plej granda elektroproduktanto de Irlando.

Lokoj apud la rivero redakti

 
la lumturo Tarbert kaj la energicentralo Ghob na Muine
 
ponto super la riverego, fone la malnova fortreso

Referencoj redakti

  1. Meyers Neues Lexikon, Bibliographisches Institut Leipzig, 1964. Band 7, S. 488

Eksteraj ligiloj redakti