Ŝargita nigra truo

Ŝargita nigra truo estas nigra truo kiu havas elektran ŝargon. Ĉar elektromagneta interforpuŝo de elektre ŝargitaj masoj estas ege pli granda ol la gravita allogo (je proksimume 1040 fojoj), estas ne atendite ke nigraj truoj kun granda elektra ŝargo estas formita en naturo. Ĉi tio subkomprenas komparon de rilatumoj de elektra ŝargo al maso inter nigra truo kaj protono aŭ simila partiklo.

Nigra truo povas nur havi tri fundamentajn propraĵojn: mason M, elektran ŝargon Q kaj angulan movokvanton (spinon) J.

La solvaĵoj de Ejnŝtejna kampa ekvacio por la gravita kampo de elektre ŝargita punkta maso (kun nula angula movokvanto) en malplena spaco estis ricevita en 1918 de Hans Reissner kaj Gunnar Nordström (do ŝargita nigra truo kun nula angula movokvanto ankaŭ nomiĝas kiel nigra truo de Reissner-Nordström).

Partaj solvaĵoj de ejnŝtejna kampa ekvacio de nigra truo:

Ne turniĝanta () Turniĝanta ()
Neŝargita () Metriko de Schwarzschild Metriko de Kerr
Ŝargita () Nigra truo de Reissner-Nordström Metriko de Kerr-Newman

Vidu ankaŭ redakti