Ŝarif-Kabunsuano

(Alidirektita el Ŝarif Kabunsuan)

Ŝarif-Kabunsuano - angle Shariff Kabunsuan - estas provinco de la Filipinoj, instalita en 2006, kies oficialeco estas pridisputata. La provinca teritorio situas sur la insulo Mindanao. Ĝi estas parto de la regiono ARMM (Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao), kiu estis instalita en 1989 kaj kiu ankaŭ ampleksas la provincojn Magindanao kaj suda Lanao de Mindanao, kaj krome la ankoraŭ pli sudajn provincojn Basilan, Suluo kaj Tavi-Tavi.

situo de la provinco ene de la insulo Mindanao

Administra centro de la provinco estas la urbo Datu Odin Sinsuat, kaj laŭ la censo de la jaro 2000 en ĝia teritorio vivis 365.848 homoj.

Historio redakti

La provinco estas nomata laŭ Ŝarif Mohamed Kabungsuŭan, el Johor, la plej suda parto de Malajzio, araba-malaja islama sacerdoto, kiu fine de la 15-a jarcento en la regiono fondis la Sultanejon de Magindanao kaj tie disvastigis la islamon.

La civitanoj de 29 komunumoj de la nuna filipina provinco Magindanao en 2006 decidis fondi la novan provincon, kaj leĝo de la Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao konfirmis tiun paŝon. El la pli-malpli 500.000 registritaj balotrajtaj civitanoj 285.372 favoris la novan provincon, nur 8.802 voĉdonis kontraŭ.

Per sia fondiĝo la 28-an de oktobro 2006 la teritorio estis la 80-a provinco de la Filipinoj.

Ĝi estis la unua provinco ne nomumita per decido de la filipina kongreso, la nacia parlamento, sed nur pro loka voĉdono kaj pro la aŭtoritato de la Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao. En 2008 la supera kortumo de la Filipinoj deklaris la provincokreon nevalida, ĉar nur la nacia parlamento, kaj neniu alia institucio, ankaŭ ne subŝtata unuo, rajtas krei novan provincon.[1]

Referencoj redakti