Ŝarifo (arabe ‏شريف , ŝarīf = "nobla") estas en islamo la titolo de la idoj de Al-Hasan, la plej aĝa nepo de Mohamedo.

La idoj de la malpli aĝa nepo Al-Husajn portas la titolon Sajjid. Hasan kaj Husajn estis filoj de Fatima, filino de Mohamedo kaj lia edzino Ĥadiĝa.

Ekde la 14-a jarcento la ŝarifoj portas verdan turbanon.

Kvankam nur laŭ ŝijaismo Hasan kaj Husajn estas la rajtaj posteuloj de Mohamedo (kalifoj) (laŭ sunaismo la rajta posteulo estis Abu Bakr, la bopatro de Mohamedo), ŝarifoj ĝuas ĝeneralan respekton en islamo.

Plurfoje en la historio ŝarifaj familioj regis arabajn regnojn. Nun en Maroko regas la alavida kaj en Jordanio la haŝemida familioj. La haŝemidoj ekde la 10-a jarcento regis en Mekko kaj Medino kaj tial portis la titolon de grandŝarifo.