Ŝejĥupura (urdue شیخُوپُورہ, panĝabe شیخُوپُور) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Larĝa panoramo de Ŝejĥupura
Larĝa panoramo de Ŝejĥupura
Ŝejĥupura
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 39350
Demografio
Loĝantaro 473 129  (2017) [+]
Loĝdenso 6 308 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 42′ N, 74° 0′ O (mapo)31.70833333333374Koordinatoj: 31° 42′ N, 74° 0′ O (mapo) [+]
Alto 236 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Ŝejĥupura (Panĝabo)
Ŝejĥupura (Panĝabo)
DEC
Ŝejĥupura
Ŝejĥupura
Situo de Ŝejĥupura
Ŝejĥupura (Pakistano)
Ŝejĥupura (Pakistano)
DEC
Ŝejĥupura
Ŝejĥupura
Situo de Ŝejĥupura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sheikhupura [+]
vdr
Moskeo en Ŝejĥupura

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ŝejĥupura situas en orienta Pakistano. Lahoro troviĝas 38, Fajsalabado 89, Rawalpindi 228, Islamabado 240, Multano 294, Peŝavaro 343, Sukur 667, Kveta 684, Hajderabado 892, Karaĉio 1023 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La regiono ĉirkaŭ Ŝejĥupura estis antaŭe konata kiel Virk Garh. La urbo kune kun fortikaĵo estis fondita en 1607 en la Mogola Imperio fare de ties imperiestro, en la loknomo estas videbla lia nomo: Jehangirabad. Post kolapso de la Mogola Imperio la urbo apartenis plej ofte al sikoj. La brita dominado daŭris de 1847 ĝis sendependiĝo de Pakistano 1947. La areo ĉirkaŭ Ŝejhupura atingis distriktostatuson en 1919. Antaŭ la sendependiĝo la sikoj estis en 19% de la loĝantaro en la distrikto, tamen ili esperis, ke ili apartenos al la estonta Barato. Ili restis tie post la sendependiĝo, sed alvenis sikoj en aliaj regionoj. Furioza perforto erupciis en la urbo laŭtakse 10.000 homoj estis mortigitaj.

 
Enirejo de kriketejo

Ekonomio redakti

Ŝejĥupura estas granda industria centro kaj satelita urbego de Lahoro. Oni produktas manĝaĵojn kaj teksaĵojn. La urbego respondecas pri 35% de la malneta regiona produkto de Panĝabo.

Klimato redakti

Ŝejĥupura situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 24,3  °C. La varmo kulminas en junio averaĝe kun 40  °C. Inter decembro-februaro foje frostas. La averaĝa jara precipitaĵo estas 629 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste laŭ la musono pluvegas.

Bildoj pri Ŝejĥupura
 
Enirejo de la fortikaĵo
 
Fortikaĵo
 
 
 
 
 
 
Minareto


Trafiko redakti

Ŝejĥupura estas ligita kun ĉefŝoseo kaj fervojo kun Lahoro, krome el la urboj kuras aliaj po du ĉefvojoj respektive fervojaj linioj al aliaj regionaj urboj.

Vidindaĵoj redakti

  • fortikajo finkonstruita en 1619
  • moskeoj

Fontoj redakti