Ŝelia frankolino
La Ŝelia frankolino (Scleroptila shelleyi) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus shelleyi (Ogilvie-Grant, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

Taksonomio
redaktiLa specio estis nomita laŭ Sir Edward Shelley, kuzo de la ornitologo George Ernest Shelley, siavice nepo de Percy Bysshe Shelley. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. africanus, F. psilolaemus, F. finschi kaj F. levaillantoides.
Distribuado kaj habitato
redaktiĜi troviĝas en Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.
Aspekto
redaktiTemas pri frankolino malhelbruna kaj strieca en krono kaj subaj partoj, kun helbruna superokula strizono, dividita per tre fajna nigra strio, kaj subokula malhela vango, dum la gorĝo estas blankeca kun nigra bordo sed sen punktoj, malkiel parencaj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun tre markata ruĝeca vertikala strieco en brusto kaj flankoj. En la ventro estas nigraj punktomakuloj. La kruroj estas flavecaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Francolinus shelleyi[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.