Ŝenoprazo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝenoprazo
Allium schoenoprasum(01).jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagales
Familio: Alliaceae
Genro: Allium
Allium schoenoprasum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La ŝenoprazo (latine: allium schoenoprasum) botanike apartenas al la aliacoj (Alliaceae).

Infloresko (floraro) de ŝenoprazo
La ilustraĵo de ŝenoprazo (latine: Allium schoenoprasum)

En la kuirarto uzatas la tubetoformaj folioj de la planto. Ŝenoprazo fajnigas ĉefe ovaĵojn, salatojn, kazeon kaj buterpanon.

Por bona gusto necesas rikolti la planton antaŭ la apero de floroj.

KonsistoRedakti

Ŝenoprazo enhavas multe de la vitaminoj A, B kaj C; estas 130,5 mg da vitamino C en 100 g da freŝa ŝenoprazo.

La freŝa planto konsistas je 86 % el akvo; krome estas 6,0 % da nedigesteblaĵo (fibroj ktp.), 1,6 & da karbonhidratoj, 0,7 % da graso kaj 3,6 % da proteino.