Ŝenudo la 3-a
Papo Ŝenudo la 3-a de Aleksandrio (kopte: Ⲡⲁⲡⲁ Ⲁⲃⲃⲁ Ϣⲉⲛⲟⲩⲟϯ ⲡⲓⲙⲁϩ ϣⲟⲩⲙⲧ, arabe: البابا شنوده الثالث; ofte latinliterigita Shenouda, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1923 en Provinco Asjut, Egiptio, kun naskiĝnomo Nazir Gajed, arabe: نظير جيد mortis 17-an de marto 2012), estas la 117-a papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta apostola sidejo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.
Ŝenudo la 3-a | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1923 en Manfalut |
Morto | 17-an de marto 2012 (88-jara) en Aleksandrio |
Mortokialo | rena malfunkcio |
Tombo | Monastery of Saint Pishoy |
Lingvoj | araba • angla |
Ŝtataneco | Egiptio |
Alma mater | Universitato de Kairo |
Okupo | |
Okupo | teologo • pastro • verkisto |
Laŭ difino de sia ofico, li estas ĉefo de la sankta sinodo de la Kopta Ortodoksa Patriarkujo Aleksandrio.
Li servas kiel papo de Aleksandrio ekde la 14-a de novembro 1971, prezidante tutmondan pligrandiĝon de la Kopta Ortodoksa Eklezio. Dum sia papa regno, Ŝenudo la 3-a enoficigis la unuajn episkopojn super Nord-Amerikaj episkopujoj, kiuj nun enhavas pli ol cent kirkojn (kompare kun kvar en 1971), kaj la unuajn episkopojn en Aŭstralio, kaj li ankaŭ establigis la unuajn koptajn kirkojn en Sud-Ameriko.
Li estas konata pro sia forta subteno de unueco de la Kristanaro, kaj ekde la 1970-aj jaroj, apogas interkonfesiajn kristanajn interparolojn.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo Arkivigite je 2010-10-15 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Papo Ŝenudo la 3-a – Kopta ortodoksa eklezio: Biografio, Retlegeblaj libroj, kaj Retaŭdeblaj predikoj (angle)