Ŝiĝjaĝŭango
Ŝiĝjaĝŭango aŭ Shijiazhuang estas ĉefurbo de provinco Hebejo en la mezoriento de la Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Vilaĝo de la Ŝtonoj".
Ŝiĝjaĝŭango | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 050000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 640 458 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 757 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo)38.042222222222114.50861111111Koordinatoj: 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 83 m [+] | ||
Areo | 14060,14 km² (1 406 014 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Ŝiĝjaĝŭango situas inter ebenaĵo kaj piedo de montoj. Pekino troviĝas je 320 km-oj. La urbo havas internacian flughavenon.
HistorioRedakti
La unua mencio okazis proksimume en 200 a.K. Poste la komunumo estis distrikturbo. La evoluo de Ŝiĝjaĝŭango komenciĝis nur en 1905 pro alveno de fervojo. La komercado tuj vigliĝis. Post la 2-a mondmilito la urbo industriiĝis.
KlimatoRedakti
Ŝiĝjaĝŭango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton. Januare la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 0 °C. La vintro estas seka, kelkfoje alvenas anticiklono el Siberio. Jare pluvas (plej ofte somere) po 517 mm.
ĜemelurbojRedakti
Ŝiĝjaĝŭango havas la sekvantajn ĝemelurbojn: