Batalo de Guadalcanal

batalo en la dua mondmilito
(Alidirektita el Ŝipbatalo de Guadalcanal)

La Kampanjo de Guadalcanal [gŭadalkaNAL], konata ankaŭ kiel BatalaroBatalo de Guadalcanal kaj laŭ kodonomo Operaco Watchtower fare de usonaj fortoj, estis militista kampanjo luktita inter la 7-a de aŭgusto 1942 kaj la 9-a de februaro 1943 en kaj ĉirkaŭ la insulo Guadalcanal en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi estis la unua grava ofensivo de armeaj fortoj de la Aliancanoj kontraŭ la Japana Imperio.

Usonaj marsoldatoj ripozantaj en kamparo dum la Kampanjo de Guadalcanal.
Mortintaj japanaj soldatoj ĉe la elfluejo de Alligator Creek, Guadalcanal, post la Batalo de Tenaru.

La 7an de Aŭgusto 1942, fortoj de Aliancanoj, hegemonie Usonaj Marsoldatoj, surteriĝis en Guadalcanal, Tulagi, kaj Florida en la sudo de la Salomonoj, kun la celo eviti ties uzadon fare de la japanoj por minaci la liveradon de Aliancanoj kaj la komunikajn vojojn inter Usono, Aŭstralio, kaj Novzelando; povegaj usonaj kaj aŭstraliaj ŝipaj fortoj subtenis tiujn surteriĝojn.

La Aliancanoj ankaŭ intencis uzi Guadalcanal kaj Tulagi kiel bazoj por subteni kampanjon por finfine kapti aŭ neŭtraligi la ĉefan japanan bazon de Rabaul en Nova Britio. La japanaj defendantoj, kiuj estis okupintaj tiujn insulojn ekde Majo 1942, estis malpli multnombraj kaj superitaj de la Aliancanoj, kiuj kaptis Tulagi kaj Florida, same kiel la flughavenon – poste nomita Flughaveno Henderson – kiu estis sub konstruado en Guadalcanal.

Surprizitaj de la ofensivo de Aliancanoj, la japanoj faris kelkajn klopodojn inter Aŭgusto kaj Novembro por rekapti la Flughavenon Henderson. Tri ĉefaj terbataloj, sep grandaj marbataloj (kvin dumnoktaj surfacaj militagoj kaj du aviadilŝipaj bataloj), kaj preskaŭ ĉiutagaj aeraj bataloj finis en la decidiga Marbatalo de Guadalcanal komence de Novembro, kun la malvenko de la lasta japana klopodo bombardadi la Flughavenon Henderson el la maro kaj surteren kun sufiĉaj trupoj por rekapti ĝin. Decembre, la japanoj forlasis siajn klopodojn por rehavi Guadalcanal, kaj evakuis siajn restintajn fortojn ĉirkaŭ la 7-a de februaro 1943, antaŭ ofensivo fare de la usonarmea 14a Korpuso.

La Kampanjo de Guadalcanal estis grava strategia kombin-armea venko de Aliancanoj en la Pacifika Fronto. Kvankam la Batalo de Midway estis akra malvenko de la Imperia Japana Ŝiparo, ĝi ne haltigis la japanajn ofensivojn, kiuj pluis kaj mare kaj surtere.[1] La venkoj ĉe Golfo Milne, Buna–Gona, kaj Guadalcanal markis la transiron de Aliacanoj el defendaj operacoj al la strategia iniciato en la Pacifica Fronto, konduke al la ofensivaj kampanjoj de Salomonoj, Nov-Gvineo, kaj de Centra Pacifiko, kio rezultis en la kapitulaco de Japanio, kio finigis la Duan Mondmiliton.

Apartaj bataloj redakti

Notoj redakti