Ŝiplifto estas teknika konstruaĵo, kiu ebligas la transiron de ŝipoboato inter diversnivelaj akvovojoj.

Lifto n-ro 3 en Canal du Centre Belgio
Inklina ebeno en Saint-Louis-Arzviller
Fervoja tipo en La Louvière, Belgio
Sporta boato en la kanalo de Elbląg

Kontraste al kluzo, en kiu nur la nivelo de la akvo estas ŝanĝata, la ŝiplifto konsistas el baseno, kiu enhavas certan kvanton da akvo kun la flosantaj ŝipoj. Kiel ĉe normala lifto la baseno povas esti pendigata en ŝnuroj, sed ekzistas multaj aliaj teknikaj solvoj (ŝraŭboj, hidraŭlaj cilindroj, inklinaj ebenoj, rotaciantaj cirkloj).

Kutime oni preferas ŝiplifton, kiam kluzo aŭ serio da kluzoj iĝas tro komplika aŭ temporaba. Kelkfoje la antaŭa kluzo kaj la ŝiplifto troviĝas proksime unu de la alia kaj ebligas kompari la du sistemojn.

La energiokonsumo estas ege modesta, ĉar la baseno ĉiam estas balancita. Fojfoje la akvo mem liveras la necesan energion.

Ekzemploj redakti

Eksteraj ligiloj redakti