Ŝirvanŝahoj (perse: شروانشاهان, azere: Şirvanşah) ankaŭ literumita kiel Shīrwān Shāh aŭ Sharwān Shāh, estis la titolo en mezepokaj islamaj tempoj (tamen, ĝi estas antaŭislama) de persigita dinastio de araba origino. La ŝirvanŝahoj establis ŝtaton en Ŝirvano (situanta en moderna Azerbajĝano). La ŝirvanŝahoj ankaŭ estis konataj per la titolo Kasranidoj en kelkaj periodoj.

Ŝirvanŝahoj
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela rango
Apero 861 vd
Fino 1538 vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Yazid ibn Mazyad al-Shaybani vd
Branĉoj Shervashidze • House of Black Monk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La ŝirvanŝaha palaco

La ŝirvanŝahoj konstruis multajn defensivajn kastelojn en Ŝirvano por rezisti multajn eksterlandajn invadojn. De la murigita urbo Bakuo kaj multaj mezepokaj kasteloj en Abŝerono ĝis nekonkereblaj fortikaĵoj sur montoj de Ŝirvano kaj Ŝakio, ekzistas multaj bonegaj ekzemploj de mezepoka armea arkitekturo. Tamen, Ŝirvano estis tre detruita pro mongola invado en 1235, de kiu povis ne plene renormaliĝi por la venonta jarcento.