Ŝlosilo estas ilo por ŝlosi aŭ malŝlosi seruron. Ĝi ofte estas speciale formata peco de plata metalo, kun tranĉitaj kaneloj kaj dentoj por konformi al la formo de la seruro.

Malnova ŝlosilo

Por uzi ŝlosilon oni ŝovas ĝin en la seruron kaj turnas ĝin. La uzo de ŝlosiloj estas malnova, kaj ankoraŭ nuntempe ofte uzata metodo por protekti sin kontraŭ ŝtelo kaj por kontroli aliron de ejoj.

Kiam oni inventis la unuajn serurojn, tiuj estis grandaj metalaj skatoloj kiuj necesis por malfermiĝi tre grandajn kaj pezajn ferajn ŝlosilojn. Tamen, en la 20-a jarcento okazis granda evoluo en la desegnado de novaj sistemoj de fermado de pordoj, kiuj kaŭzis tre ampleksan kaj varian aktualan gamon de tipoj de ŝlosiloj.

Laŭ Francisko Azorín ŝlosi estas Fermi per ilo, kiu funkciigas seruron, aŭ kompletigas aŭ kunligas tutaĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina exclusa, claudere (fermi). Kaj li aldonas la terminon ŝlosilo, por metala peco, laŭcele prilaborita, per kies turnapliko fermiĝas aŭ malfermiĝas pordo, kovrilo, kaj ilo, kiu kompletigas, klarigas ion; kaj malŝlosi, por malfermi tion, kio estas fermita per ŝlosilo; ŝlosileto, ŝlosilaro, ŝlosilringo.[2]

Priskribo redakti

 
Tuba ŝlosilo.

La plej parto de ŝlosiloj estas nune ŝtalaj, sed ĉe aŭtoj aŭ aliaj specifaj ejoj jam estas uzataj ŝlosiloj kiuj enhavas elektronikan sistemon por malfermi je distanco sen bezono enmeti la ŝlosilon en la seruro; ili estas enmetendaj nur kiam ĉesas funkcii la elektronika aparato de jedistanca malfermo. Tiuj ŝlosiloj utilas krome por starti la motoron de la aŭto.

La plej komuna ŝlosilo konsistas je metala peco kun dentoj aŭ sulkoj kiuj havas la saman formon de la seruro kaj estas uzata por malfermi ĝin enmetinte ĝin en tiu kaj turnante ĝin. La kapo de la ŝlosilo estas pli larĝa kaj ebena por ebligi la turnon de la ŝlosilo kiam oni fermas aŭ malfermas la pordon. Ĉiu fabrikisto de seruroj fabrikas kompletan serion de diferencaj ŝlosiloj por ke ili ne malfermu seruron de alia ŝlosilo de la sama modelo.

La modernaj ŝlosiloj de la ĉambroj de hotelo, estas simplaj plastaj kartoj kie oni kodigas validperiodon laŭ la ĉeesto de la klientoj en la hotelo, kaj krome utilas kiel ĝenerala malŝaltilo de la elektro kiam oni lasas la ĉambron. La ŝlosiloj por aktivigi la kontrolitan aperturon de pordoj kiel, ekzemple, tiuj de privataj aŭtoparkejoj, estas elektronikaj aparatoj kiuj agadas je distanco, fermante kaj malfermante la pordon kiam oni indikas.

La malnovaj ŝlosiloj estis rondoformaj feraj tuboj kun finaj spateloj.

Tipoj de ŝlosiloj redakti

 
Kutima ŝlosilo.

Uzantoj povas uzi diversajn tipojn de ŝlosiloj laŭ la jenaj diversaj ejoj aŭ lokoj:

  • Oficejoj, atelieroj kaj komercaj ejoj
  • Pordo de enirejo al domblokoj
  • Leterkestoj
  • Pordo de enirejo al domoj
  • Pordo de enirejo al ĉambroj de hoteloj
  • Pordo de eniro en la interno de aŭtoj
  • Pordo de monŝranko aŭ de sekureco

La teknologio disvolvigas kaj produktas serurojn pli sekurajn ĉiufoje por malhelpi la malfermon al ŝtelistoj aŭ entruduloj kaj pro tio pli kompleksajn kaj malfacile malfermeblajn serurojn kaj pli malfacile duobleblajn ŝlosilojn.

Vidu ankaŭ redakti

 
Rumana kaj jida Esperanto-ŝlosiloj.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri ŝlosilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Ora ŝlosilo ĉion malfermas. 
  •  
     Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. 
  •  
     Ŝlosilo uzata ruston ne konas. 

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 193.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-11-28.