Ŝlosoŝtonovertoŝtono estas la kojnoŝtono ĉe la plej alta punkto (verto) de arko aŭ la fina ŝtono en la ĉefa kruciĝejo de ripa volbo. En la arko la ŝlosoŝtono estas kojnoforma, en la volbo tamen ronda, plejofte kun ripokomencaĵoj; ĝi povas esti formita kiel kapeto aŭ esti kunmetita ringoforme. Kiel aparta formo en volboj precipe de la gotiko troviĝas „pendanta ŝlosoŝtono“ resp. pendokapo.

Ŝlosoŝtono (skeme)

En la volbokonstruo la ŝlosoŝtono ludas decidan rolon: nur kiam ĝi estas enmetita, la konstruaĵo fariĝas memporta, kaj oni povas forigi la formskafaldon. Pro sia aparta graveco kaj ĝia centra pozicio la ŝlosoŝtono de arkoj ofte estis skulpte ornamita; jam la ŝlosoŝtono de la Porta all'Arco, ununura bone konserviĝinta pordego de la remparo de Volterra el la epoko de la Etruskoj, prezentas kaposkulpturon. Ofte la ŝlosoŝtono surhavas la inicialojn de la konstruinto kaj la konstrujaro de la konstruaĵo. Riĉaj ornamaĵoj de la ŝlosoŝtonoj de volboj estis aparte kutimaj en la gotika arĥitekturo.

Literaturo redakti

  • Noto Schlußstein. En: Meyers Enzyklopädisches Lexikon. Bibliographisches Institut, Mannheim/Vieno/Zuriko 1973, volumo 21, p. 152.
  • Wilfried Koch: Baustilkunde; Band 2 – Burg und Palast. Sonderausgabe für Bassermann Verlag; Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/Munkeno 1998, ISBN 3-8094-5007-3, p. 482.

Eksteraj ligiloj redakti