La Ŝmalkalda Ligo (Germane: Schmalkaldischer Bund) estis defenda alianco de Luteranaj princoj ene de la Sankta Romia Imperio dum la mezo de la 16-a jarcento. Kvankam komence starigata pro religiaj motivoj, nelonge post la komenco de la protestanta Reformacio, ties anoj poste intencis ke la Ligo anstataŭigi la Sanktan Romian Imperion kiel ilia fonto de politika lojaleco. Kvankam ĝi ne estis la unua tia alianco, kontraste al la antaŭaj unioj, la Ŝmalkalda Ligo havis substancan militpovon por defendi sian politikan kaj religian celojn. Ĝia nomo devenas de la urbo Schmalkalden (Ŝmalkaldo) en Turingio, Germanio.

Intertempe la ĉefkomandejo protestanta troviĝas apud la Preĝejo Sankta Georgo (Ichtershausen).

Vidu ankaŭ redakti