Ŝoŭa Ŝtatismo (国家主義 Kokka Shugi?) estis politika sinkretismo aŭ miksaĵo de japanaj ekstremdekstraj politikaj ideologioj, disvolviĝitaj dum la post-Mejĝa epoko. Ĝi estas konata kiel la japana faŝismo aŭ Ŝoŭa naciismo.

Ĉi tiu ŝtatismo regis politikaĵojn en Japanio dum la unua periodo de la Ŝoŭa-erao (regnado de Hirohito). Ĝi estis miksaĵo de ideoj tiaj kiel japana ultranaciismo, etiko de buŝido, kulto al imperiestro, militismo kaj ŝtatkapitalismo, kiuj estis proponitaj fare de pluraj tiamaj politikaj filozofoj kaj pensintoj en Japanio.

Poŝkarto de Novjara Tago de 1940, festumante la 2600-an datrevenon de la mita fondiĝo de la Imperio far la Imperiestro Ĝimmu.