Ŝogio

varianto de ŝako, deveninta el Japanio

Ŝogio (japane: 将棋, Hepburn: shōgi), ankaŭ nomata japana ŝako, estas tabulludo por du ludantoj. Ĝi estas ludata sur kvadrata tabulo dividita en 81 kvadratajn ĉelojn (aranĝitajn en 9 vicojn kaj 9 kolumnojn). Kiel ankaŭ okcidenta ŝako kaj ĉina ŝako (xiàngqí), ŝogio estas unu el la ŝakaj variantoj, kiuj fontas el la hinda ludo ĉaturango.

Komenca aranĝo
Portebla ŝogitabulo

PecojRedakti

La du ludantoj havas po 20 pecojn:

  • 1 reĝon
  • 2 orajn generalojn (aŭ simple "orojn")
  • 2 arĝentajn generalojn (aŭ simple "arĝentojn")
  • 2 ĉevalojn
  • 2 lancojn
  • 1 kurieron
  • 1 turon
  • 9 peonojn

Ĉiu peco havas la saman koloron; tial (malkiel en okcidenta ŝako) oni ne povas diferencigi la pecojn per koloro. Anstataŭe, la pecoj estas kojnformaj, kaj la posedanto de iu peco determinitas per la pinto de la kojno: la pinto direktiĝas for de la ludanto posedanta ĝin, kaj al la kontraŭulo.

Tabelo de pecoj kun japanaj nomoj
(En la fonetika transskribo en Esperanto, duobla vokalo kiel "oo" aŭ "uu" signifas plilongigon de la vokalo, ne 2 apartajn samajn vokalojn.)
Esperante Bildo japane Mallongigoj
Ĉinsigne Hepburn Esperantlitere Signifo E-o japane / esperante
reĝo (reĝanta)   王將 ōshō ooŝoo reĝa generalo R ō / oo
reĝo (defianta)   玉將 gyokushō gjokuŝoo gema generalo R gyoku / gjoku
turo   飛車 hisha hiŝa fluganta ĉaro T hi
drako
(aŭ promociita turo)
  龍王 aŭ 竜王 ryūō rjuuoo draka reĝo +T 龍 aŭ 竜 ryū / rjuu
kuriero   角行 kakugyō kakugjoo angule iranto K kaku
pegazo aŭ drakĉevalo
(aŭ promociita kuriero)
  龍馬 aŭ 竜馬 ryūma rjuuma draka ĉevalo +K uma
oro
(aŭ ora generalo)
  金將 kinshō kinŝoo ora generalo O kin
arĝento
(aŭ arĝenta generalo)
  銀將 ginshō ginŝoo arĝenta generalo A gin
promociita arĝento   成銀 narigin narigin promociita arĝento +A (全)
ĉevalo   桂馬 keima kejma kacura ĉevalo Ĉ kei / kej
promociita ĉevalo   成桂 narikei narikej promociita kacuro (圭 aŭ 今)
lanco   香車 kyōsha kjooŝa incensa ĉaro L kyō / kjoo
promociita lanco   成香 narikyō narikjoo promociita incenso +L (杏 aŭ 仝)
peono   歩兵 fuhyō fu-hjoo piedsoldato P fu
tokino
(aŭ promociita peono)
  と金 tokin tokin "to"-oro +P と (aŭ 个) to

La to en la nomo "tokin" devenas de la kanaa signo と (to), kiu estas skribata sur la peco. La deveno de tiu uzado de la signo ne estas klara. La nuntempaj teorioj estas, ke ĝi origine estis la signo 金 (oro) aŭ 登 (supreniri) aŭ 今 (nun; supozeble uzata, ĉar ĝia prononco similas al 金).[1]

RegulojRedakti

Per konvencio, la ludantoj nomitas nigro kaj blanko, kvankam la pecoj mem ne estas kolorigitaj.

Antaŭ la ludo, ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn en la komencan aranĝon:

  • En la plej malantaŭa vico: sur la centran ĉelon metatas la reĝo, ambaŭflanken de la reĝo la oroj, flanken de la oroj la arĝentoj, flanken de la arĝentoj la ĉevaloj, kaj sur la angulajn ĉelojn metatas la lancoj.
  • En la dua plej malantaŭa vico: la kuriero metatas sur la duan plej maldekstran ĉelon, kaj la turo – sur la duan plej dekstran. La aliaj ĉeloj en ĉi tiu vico komence estas neokupitaj.
  • La ĉelojn en la tria plej malantaŭa vico okupas la naŭ peonoj.

La ludantoj movas siajn pecojn el unu ĉelo al alia. La ludon komencas la nigro, kaj poste la du ludantoj alternas en la movoj. Neniu povas iam ajn rezigni pri sia movo.

Celo de la ludoRedakti

La celo de ludo por ĉiu ludanto estas preni la reĝon de sia kontraŭludanto.

Movado de la pecojRedakti

Notacio
Moviĝas al apuda ĉelo
Saltas al neapuda ĉelo, preterpasante iun ajn pecon sur sia vojo
Moviĝas laŭ rekta linio, trairante iun nombron de ĉeloj.

Ĉiujn ŝogipecojn oni povas kategoriigi laŭ iliaj eblaj moviĝoj en tri tipojn: la paŝistojn, la longforajn pecojn, kaj la saltistojn:

  • Paŝistoj povas moviĝi nur al apuda ĉelo. Plejpartoj de la pecoj estas paŝistoj.
  • Longforaj pecoj povas moviĝi je libervola nombro de ĉeloj tra la tabulo. Tamen, ili ne povas transsalti ian ajn pecon (aŭ amikan, aŭ malamikan), kiu starus en ĝia vojo. La lanco, kuriero kaj turo estas en ĉi tiu kategorio.
  • Saltistoj povas transsalti pecojn dum sia moviĝo. En norma ŝogio nur unu peco – la ĉevalo – estas saltisto (sed aliaj historiaj variantoj de ŝogio havas pli da tiaj pecoj).

Se sur la cela ĉelo de moviĝunta peco staras malamika peco, la lasta povas esti prenata, per forigi ĝin de la tabulo kaj anstataŭigi ĝin per la moviĝunta peco. Se sur tia ĉelo staras amika peco, la moviĝunta peco ne povas moviĝi tien.

Jen la detala listo de la eblaj movadoj de ĉiu peco:

  • La reĝo moviĝas po unu ĉelon en ajna libervola direkto, ortogonala aŭ diagonala.
 
Reĝo
         
 
  • La ora generalo / oro moviĝas po unu ĉelon aŭ ortogonale en ajna direkto, aŭ diagonale antaŭen, donante al ĝi 6 surteriĝateblajn ĉelojn. Ĝi ne povas moviĝi diagonale malantaŭen.
 
Ora generalo
         
   
   
       
 
  • La arĝenta generalo / arĝento moviĝas po unu ĉelon aŭ diagonale en ajna direkto, aŭ ortogonale antaŭen, donante al ĝi 5 surteriĝateblajn ĉelojn. Ĝi ne povas moviĝi ortogonale flanken kaj malantaŭen.
 
Arĝenta generalo
         
   
       
     
         
  • La ĉevalo moviĝas en malstrikte antaŭa direkto, per salti en la formo de la litero "L" (du ĉeloj antaŭen kaj unu flanken). Tiel la ĉevalo havas 2 surteriĝateblajn ĉelojn. Kontraste kun ĉevaloj de okcidenta ŝako, en ŝogio ĉevaloj ne povas moviĝi en flankaj aŭ malantaŭa direktoj. La ĉevalo estas la sola peco, kiu ignoras intervenajn pecojn sur la vojo al sia fina ĉelo. Ĝi ne estas blokita de movado se la apuda ĉelo antaŭ ĝi estas okupata, sed nek povas preni pecon sur tiu ĉelo.
 
Ĉevalo
     
         
       
         
         
  • La lanco povas transmoviĝi iom ajn da ĉeloj, sed nur en la antaŭa direkto.
 
Lanco
       
       
       
         
         
  • La peono moviĝas nur po unu ĉelon antaŭen. Ĝi ne povas movi malantaŭen, flanken kaj diagonalen. Kontraste kun la peono de okcidenta ŝako, peonoj en ŝogio prenas malamikajn pecojn samvoje kiel ili moviĝas, do ili ne povas preni pecojn diagonalen.
 
Peono
         
       
       
         
         
  • La turo povas transmoviĝi iom ajn da ĉeloj, laŭ rekta linio en ajna ortogonala direkto.
 
Turo
       
       
    |    
    |    
  • La kuriero povas transmoviĝi iom ajn da ĉeloj, laŭ rekta linio en ajna diagonala direkto.
 
Kuriero
     
     
       
     
     

PromocioRedakti

La tri plej antaŭaj vicoj de la tabulo signifas la promocia regiono de la ludanto. Kiam peco de tiu ludanto faras moviĝon el, al, aŭ ene de la promocia regiono, la ludanto havas opcio de promocii ĝin.

Malkiel okcidenta ŝako (kie nur la peonoj povas promociiĝi), en ŝogio preskaŭ ĉiuj pecoj – specife, ĉiuj sen la reĝo kaj la oroj – povas esti promociitaj. Tamen, ĉiu peco povas promociiĝi al nur unu alian pecon (denove malkiel okcidenta ŝako, kie peono povas libervole farigi damo, ĉevalo, turo, aŭ kuriero).

Promocio de peco ŝanĝas ĝia aro de eblaj moviĝoj. La promociitaj pecoj moviĝas jene:

  • La promociitaj: arĝento, ĉevalo, lanco kaj peono ĉiuj havas siajn moviĝojn anstataŭigitaj per la moviĝo de oro.
 
La promociita arĝento
 
La promociita ĉevalo
 
La promociita lanco
 
La promociita peono
  • La promociita turo (ankaŭ nomata la drako) povas moviĝi kiel turo aŭ reĝo, kaj la promociita kuriero (ankaŭ nomata la pegazo aŭ la drakĉevalo) povas moviĝi kiel kuriero aŭ reĝo.
 
La promociita turo
 
La promociita kuriero
  • La reĝo kaj la oro ne povas promociiĝi, nek povas denove promociiĝi peco jam promociita.

Kutime, promocio de peco ne estas deviga; la ludanto povas mem decidi, ĉu li/ŝi/ri volas promocii movitan pecon, ĉu ne. La sola escepto el ĉi tiu regulo estas kiam peono, lanco aŭ ĉevalo moviĝintas al la lasta vico, aŭ kiam la ĉevalo moviĝintas al la dua-lasta vico: en tiaj okazoj, tiuj pecoj havus neniajn eblajn moviĝojn dum postaj movadoj, tiel oni devas promocii ilin.

Promocio estas konstanta, tamen: ludantoj ne rajtas "malpromocii" (aŭ degradigi) pecon jam promociitan.

MetojRedakti

Kiam ludanto prenis pecon de la kontraŭulo, tiu peco ne estas tute eliminata el la ludo. Anstataŭe, la ludanto savas ĝin "en sia mano", por potenciale uzi ĝin estontece. Dum ajna sia movado, anstataŭ movi pecon sur la tabulo, la ludanto povas meti prenitan pecon sur ajna neokupita ĉelo; tia peco estas nun kontrolata per tiu ludanto.

Peco povas esti metata nur en sia nepromociita formo (eĉ kiam ĝi estis promociita dum la prenito, kaj eĉ kiam oni metas ĝin en la promocian regionon); ĝi povas promociiĝi dum posta movado.

Estas tri limigoj por meti prenintajn pecojn:

  • Peonojn, lancojn kaj ĉevalojn oni ne povas meti ie ajn sur la lastan vicon, kaj ĉevalojn oni ne povas meti ie ajn sur la duan-lastan vicon. Ĉi tio estas ĉar tiuj pecoj ne povus movi el tiuj ĉeloj dum postaj movadoj.
  • Maksimume, sur ĉiu kolumno rajtas stari nur unu nepromociita peono (promociitaj peonoj ne konsideratas). Tiel, oni ne rajtas meti peonon sur kolumnon, kiu jam havas alian nepromociitan peonon.
  • Peono ne rajtas esti metata por tuj ŝakmatigi (vidu ŝako kaj ŝakmato malsupre) la malamikan reĝon. (Tamen: aliaj pecoj ja rajtas esti metataj por tuj ŝakmatigi la reĝon; peono jam sur la tabulo ja rajtas esti movata por tuj ŝakmatigi la reĝon; kaj peono ja rajtas esti metata por ŝakigi la reĝon.)

Ŝako kaj ŝakmatoRedakti

Kiam la reĝo de unu ludanto estas atakata, oni diras, ke la alia ludanto ŝakigis sian rivalon. Se tia situacio okazos, la rivalo devas ludi tiel, por ke li repuŝu ĉi tiun minacon.

Se la reĝo de unu ludanto atakatas kaj ne povas eskapi la atakon, ĉi tiu okazo nomiĝas ŝakmato (aŭ simple mato). Ŝakmato fakte signifas la finon de la ludo, ĉar la atakata reĝo estos prenita en la sekva movado. La ludanto, kiu ŝakmatigis sian rivalon, gajnas la ludon.

Libroj pri Ŝogio en EsperantoRedakti

Ueda Tomohiko verkis du librojn pri ŝogio:

  • Invito al Japana Ŝako (1996) - por komencantoj
  • Japana Ŝako (2001) - por komencintoj

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti