Ŝoguno (romano)

anglalingva romano de James Clavell

Ŝoguno (Shōgun) estas anglalingva romano de verkisto James Clavell, verkita en 1975. Kronologie estas ĝi la unua rakonto de la serio "La azia sagao" de tiu ĉi aŭtoro.

Shōgun
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James Clavell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
Eldonejo Amphora
Ĝenro historia romano
Loko de rakonto Japanio
vdr

La agado de la libro okazis en la jaro 1600 en Japanio kaj temis pri la potenca leviĝo de daimio Toranaga (bazita sur reala persono, Tokugawa Ieyasu), kiel ĝin vidis anglia ŝipisto John Blackthorne (kreita laŭ William Adams).

Intrigo redakti

 
La kastelo de Osako, kie la agado de la romano interalie okazis

John Blackthorne (kromnomota Anĵin, "Piloto") vrakis per nederlanda komercoŝipo Erasmo ĉe la bordo de Japanio. Tio okazis en la periodo, kiam eksa unuigistoj-diktatoroj Goroda kaj Nakamura estis ambaŭ jam mortintaj, kaj pluraj daimioj interbatalis je la regado. Anĵin iĝis servanto de Toranaga, daimio de Kanto, regiono de nuntaga Tokio. Interalie li konatiĝis kun virino Mariko, kiu adeptigadis Anĵinon en la japanan kulturon. Ŝi estis unu el la tiamaj malmultaj kristanoj en Japanio.

Spite la malamikaj kondiĉoj akiris Anĵin fine komprenon kaj respekton, li eĉ iĝis la unua eksterlanda samurajo.

En epilogo Toranaga prognozis la batalon de Sekigahara kaj tion, ke li iĝos la ŝoguno de Japanio.

Roluloj redakti

 
Tokugawa Ieyasu, la figuro por la ĉefrolo

Multaj roluloj de la libro estas bazitaj sur realaj historiaj personoj: