Ŝortlandaj insuloj

Ŝortlandaj insuloj (angle Shortland Islands) estas grupo de insuloj kiuj apartenas al la Okcidenta Provinco de la Salomonoj. Nomitaj laŭ la ŝipoficiro John Shortland, ili kuŝas en la plej nordokcidenta teritorio de la lando, proksime de la insulo Bougainville, Papuo-Nov-Gvineo.[1] La plej granda insulo estas la insulo Shortland. Aliaj insuloj estas Balalae, Ovau, Pirumeri, Faisi, Magusaiai, Masamasa, Fauro kaj Ballale (kiuj estis okupitaj de la japanoj en la Dua Mondmilito, kaj nun estas hejmo de multaj aviadiloj kaj aliaj militaparatoj forlasitaj dum la Dua Mondmilito).

Ŝortlandaj insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj6° 55′ 12″ S, 155° 52′ 48″ O (mapo)-6.92155.88Koordinatoj: 6° 55′ 12″ S, 155° 52′ 48″ O (mapo)

Nombro de insuloj100 +

Ŝortlandaj insuloj (Salomonoj)
Ŝortlandaj insuloj (Salomonoj)
DEC
Map
Ŝortlandaj insuloj
Vikimedia Komunejo:  Shortland Island [+]
vdr

Historio redakti

Germanio postulis la insulojn kaj posedis ilin kiel parto de la Protektorate de Nordaj Salomonoj ĝis 1900. La 30an de Marto, 1942, Japanaj militŝipoj eniris en la haveno de Shortland kaj surterigis du specialajn terfortajn rotojn kaj ne trafis reziston. Unu roto restis en la areo. Dum 1942, la Japanoj establis bazon kaj fortikaĵojn en la orienta parto de la insulo Shortland ĝis la fino de la milito.[2]

Referencoj redakti

  1. Shortland Islands. Alirita 4a de Aŭgusto 2018.
  2. "Shortland Island Western Province Solomon Islands". Pacific Wrecks.

Eksteraj ligiloj redakti