Ŝosea trajno (en Aŭstralio road train, en Usono kaj okcidenta Kanado triples) estas vetursistemo konsistanta el kamiono plus kelkaj remorkaĵoj, tio estas tirilo kaj kelke da, ofte de tri ĝis kvar surveturiloj kaj alveturiloj, kun longo kutime ĝis preskaŭ 50 metroj. Sed kelkaj grandaj sistemoj havas eĉ preskaŭ 30 "vagonojn".

Tipa ŝosea trajno en Aŭstralio
Ŝosea trajno en Great Northern Highway en Aŭstralio.

En plimulto de eŭropaj landoj tia trafiko estas eliminita, ĉar maksimuma longeco de vetursistemo estas ĝenerale limigita al 17-19 metroj.

La ŝoseajn trajnojn fabrikas ekzemple firmao Mottons Transport Scania.