Elŝrankiĝo

(Alidirektita el Ŝranko (slango))

Elŝrankiĝo[1] (el la angla coming out of the closet, kio signifas eliri el la ŝranko) aŭ burĝonado[2] estas malkaŝado de sia seksa orientiĝoseksa identeco, kiu estas minoritata en socio, antaŭ aliaj homoj (familio, geamikoj, kunlaborantoj). La procezo de elŝrankiĝo inkluzivas konsciiĝon pri propra sekseco.

La esprimo elŝrankiĝi estas malo de enŝrankiĝi ("eniri en la ŝrankon"), kio signifas kaŝi sian samseksemon, ambaŭseksemontransgenrecon pro timo de la malamo, kiun homoj ofte montras rilate al gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj aŭ eĉ negi sian seksecon antaŭ socio.

Elŝrankiĝo povas temi pri famuloj, kiuj malkaŝas sian seksemecon al socio per amaskomunikiloj.

Statistikaj enketoj indikas, ke aliseksemuloj kiuj konas gejon aŭ lesbaninon havas pli pozitivan opinion pri gesamseksemuloj kiel grupo.

Fazoj de elŝrankiĝo redakti

Laŭ Rob Eichberg, usona psikologo, la procezon de elŝrankiĝo oni povas disdividi al tri sekvaj fazoj:

  • propra - kiam persono konscias pri sia malplimulta seksemeco kaj komencas akcepti ĝin
  • privata - kiam persono unuafoje decidas diri pri sia seksemeco al elektitaj, plej ofte - plej proksimaj, homoj
  • publika - kiam post konsciigo al la por si plej gravaj homoj, persono malkaŝas sian seksemecon ankaŭ en publika spaco, ekz. en laborejo

Elŝrankigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo elŝrankigo.

Elŝrankiĝi signifas deklari propravole kaj publike sian seksemecon (aŭ seksan identecon). Oni ne povas intermiksi ĉi-tiun terminon kun elŝrankigo (angle outing), kiam la deklaro ne estas propravola. Ĉi-tio estas malkaŝo de ies seksa orientiĝo, plej ofte kontraŭ lia aŭ ŝia volo.

Je la tago de elŝrankiĝo oni atentas la momenton, kiam GLAT-ulo elŝrankiĝas. Ĝi okazas ĉiujare je la 11-a de oktobro. Oni komencis ĝin en 1988 en Usono.

Foje tio kaŭzas homofobajn reagojn, eĉ perfortajn atakojn. Tien en Ukrainio en 2019 estis atakitaj elŝrankiĝintaj militistoj, kiuj partoprenis la batalojn de la Donbasa milito. Foje ilin atakis homoj, kune kun kiuj ili militservis kaj batalis.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti