Ŝtata Biblioteko en Berlino

biblioteko en Berlino, Germanio

La Ŝtata Biblioteko en Berlino (germane Staatsbibliothek) estas institucio de Stiftung Preußischer Kulturbesitz (Fondaĵo Prusa Kulturposedaĵo). Ĝi estis fondita en 1661 de la brandenburgia princo-elektisto Frederiko Vilhelmo kaj posedas dokumentojn el ĉiuj sciencaj branĉoj, lingvoj, epokoj kaj landoj kun la fokuso al sociaj kaj socialaj sciencoj. La dokumentoj plejparte troviĝas en magazenoj. Oni povas serĉi en la elektronika katalogo kaj mendi. La uzo de ĉiuj ofertoj de la biblioteko eblas por personoj ekde la aĝo de 16 jaroj. Hodiaŭ la Ŝtata Biblioteko en Berlino apartenas al la plej grandaj bibliotekoj de Germanio kaj la plej gravaj de la mondo. Kun siaj historiaj kolektoj ĝi estas Universala Biblioteko. La du gravaj domoj situas Unter den Linden 8 kaj Potsdamer Straße 33.

Ŝtata Biblioteko en Berlino
emblemo
universala biblioteko • UN-depona librejo • state library of Germany • biblioteko
Komenco 1661 vd
Antaŭe Germana Ŝtata Biblioteko • Ŝtata Biblioteko en Berlino vd
Geografia situo 52° 30′ 23″ N, 13° 22′ 13″ O (mapo)52.50638913.370278Koordinatoj: 52° 30′ 23″ N, 13° 22′ 13″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Potsdamer Straße 33.
Situo Berlino
Ŝtata Biblioteko en Berlino (Berlino)
Ŝtata Biblioteko en Berlino (Berlino)
DEC
Ŝtata Biblioteko en Berlino
Ŝtata Biblioteko en Berlino
Map
Ŝtata Biblioteko en Berlino
Fondinto(j) Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio vd
Membro de Komuna Biblioteko-Reto • Kitodo. Key to digital objects • Informationsdienst Wissenschaft • International GLAM Labs Community • Kalliope • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Direktoro Achim Bonte
Posedatoj ST 16 vd
Notoj Scienca universala bibliotekod:Q2495568
Tuta stoko: 32,5 milionoj de konvenciaj kaj ciferecaj unuoj (stato: 2020)[1]
Retejo Oficiala retejo
ISIL DE-1 (SBB, Haus Unter den Linden)

DE-1a (SBB, Haus Potsdamer Platz) DE-1w (SBB, Zeitungsabteilung im Westhafenspeicher)

vdr
Domo Unter den Linden
Domo "Potsdamer Straße"

Grandaj trezoroj de la mondkulturo kaj de la naciaj kulturheredaĵo estas konservataj de sciencistoj kaj bibliotekistoj – interalie la plej granda Mozart-kolekto de la mondo, 80 % de ĉiuj aŭtografoj de Johann Sebastian Bach, la 5-a kaj 9-a sinfonioj de Ludwig van Beethoven, Decamerone de Boccaccio, la teksto de la germana nacia himno en la manskribo de Hoffmann von Fallersleben, unu el tre maloftaj presaĵoj de la 95 tezoj de Martin Luther, aŭtografoj kaj postlasaĵoj de famaj sciencistoj kaj historiaj gazetoj el la tuta mondo.

Nacia kaj monda heredaĵo redakti

La biblioteko havas 320 000 aŭtografojn, interalie de Gotthold Ephraim Lessing, Johann Wolfgang von Goethe kaj Kleist, 200 000 rarajn presaĵojn, interalie blokpresaĵojn el la frua Ming-tempo kaj la plej malnovan presaĵon el Japanio, 41 600 orientajn kaj 18 000 okcidentajn manuskriptojn el la mezepoko kaj frua novepoko, 1 400 heredaĵojn, interalie de Herder, Eichendorff, Hauptmann, Bonhoeffer kaj Gründgens.

Esperanto-kolekto redakti

Apud amaso da libroj en kaj rilate al Esperanto en la ĝenerala stoko de Staatsbibliothek oni trovas specialan Esperanto-kolekton (Laŭtradicia Aferkatalogo – Signara parto: 17 ZZ 1– 17 ZZ 2810).

Ĝi enhavas pli ol 2000 volumoj da literaturo pri Esperanto kaj planlingvoj, precipe tekstojn en Esperanto, en germana, franca kaj angla lingvoj (gazetoj, tekstkolektoj, kongresraportoj, monografioj kaj aktoj de Esperanto-unuiĝoj).

Ekzistas titoloj pri Ido kaj Volapuko, krome verkoj pri stenografio, vortaroj (unu-, du- kaj plurlingvaj), gramatikoj kaj lernolibroj de Esperanto, originalaj literaturaj kaj fakaj verkoj en Esperanto kaj tradukoj.

Temas pri historia kolekto, la antaŭa Biblioteko de Esperanto-Instituto por la Germana Regno (1908–1923 (Reĝa)Saksa Esperanto-Instituto). Elisabeth Wunderlich (1889–), la sekretariino de la instituto priskribis la bibiotekon en 1921.

En 1936 la lastaj Esperanto-organizaĵoj en Germanio estis malpermesitaj, kaj la Esperanto-Instituo staris antaŭ dissolviĝo en novembro. Tiam la lasta direktoro de la instituto Albert Steche ofertis la bibliotekon al Staatsbibliothek en Berlino por savi ĝin. Antaŭe Deutsche Bücherei en Dresdeno rezignis pri la oferto. Staatsbibliothek disponas pri korespondaĵoj tiurilataj. 1800 volumoj, kaj 72 revuoj en 268 volumoj kun katalogo estis senditaj en 25 kestoj al Berlino.

En la 1960-aj jaroj Karl Maier (1901–2000), lia edzino Hedwig (1909–1997) kaj aliaj orientberlinaj esperantistoj ordigis kaj purigis la kolekton kaj zorgis pri la alireblo baze de slipa katalogo, kiu funkciis ĝis la 1990-aj jaroj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Elisabeth Wunderlich: La ŝtata Saksa Esperanto-bibliotheko. En: Johannes Dietterle (eld.): La Vendreda Klubo. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921, p. 100–102.[1]
  • Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p, 153–156.
  • Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 211–215.
  • Ulrich Lins: Die Esperanto-Sammlung der Staatsbibliothek zu Berlin. Zum 100. Todestag von L.L. Zamenhof. En: Bibliotheksmagazin. Mitteilungen aus den Staatsbibliotheken in Berlin und München.2/17, Statsbibliothek zu Berlin Preußischer Kulturbesitz, Bayrische Staatsbibliothek 2017, p. 82–88.

Eksteraj ligiloj redakti

  1. La Vendreda Klubo en project Gutenberg