Hungara Teatro en Kassa

(Alidirektita el Ŝtata Teatro de Košice)

La Hungara Teatro en Kassa estis grava parto de Historio de la hungara teatro.

Teatro de Košice (iam Kassa)

Historio de hungara teatro redakti

La unuaj mencioj pri spektakloj en Kaschau/Kassa/Košice okazis en la frua 16-a jarcento. En 1557 luteranaj, en 1660 kalvinanaj, en 1673 jezuitaj lernejaj spektakloj okazis. Ekde 1760 signifaj germanaj migrantaj trupoj aranĝis teatraĵojn en la urbo komence en gastejo, ekde 1789 jam en teatrejo. En 1816 alvenis la unua hungara trupo el Miskolc kun estreco de József Benke kaj kun Róza Déryné Széppataki, Anna Csepreghy Lángné, Ádám János Láng kaj aliaj. En la sekva jaro la hungaraj teatraĵoj havis la saman nivelon, ol la germanaj, sed en la teatrejo ĉefe la germanoj aranĝis spektaklojn.

Inter 1828 kaj 1840 daŭris la kulmina epoko de la hungara teatro helpe de hungara mecenato Vince Berzeviczy. En 1833 tie oni prezentis la unua dramon de József Katona: Bánk bán. Post monatoj iom da aktoroj iris al Pest (urbo), ili estis ĝermo de la estonta Nacia Teatro (Budapeŝto). La hungara trupo malfortiĝis, denove la germana trupo estis la plej grava ekde 1840. Hungarlingvaj teatraĵoj okazis precipe somere, la trupestroj estis ekzemple Ferenc Komlóssy (aktoro) (1842, 1845), Dávid Kilényi (1848). Inter 1849-1861 pro la politika subpremo germanoj havis la teatran sezonon, sed somere alvenis hungaraj trupoj (ekzemple unuigita trupo de József Szabó (teatrestro) kaj Mihály Havi en 1853, Endre Latabár (patro) en 1858 poste ofte ĝis 1873). La repertuaro estis ne nur dramo, sed ankaŭ opero. Apartenis al trupo de Latabár ekzemple Kornélia Mindszenty, Ede Újházi. Depost 1873 la teatrestroj estis ekzemple Lajos Temesváry (1873—1875), Vilmos Lászy (1875—1878), Ignác Krecsányi (1879—1881). La nova teatrejo estis inaŭgurita en 1899 kun estreco de Mihály Szendrey (pli aĝa), tiutempe aktoro kaj reĝisoro estis ekzemple Ernő Hidvéghy. En 1913 tie komencis la aktoran karieron Anna Diósi.

Kelkaj aktoroj de la Hungara Teatro redakti

Poste redakti

La ĉeĥa armeo okupis Košice-n en jarfino de 1918. Ĝuste tiam la teatrestro estis János Komjáthy. En 1919 la hungara Ruĝa Armeo reokupis la regionon, sed iom poste ĝi retiriĝis. Tiam Komjáthy forlasis la teatron. Ekde 1920 en la teatrejo ludis ankaŭ ĉeĥaj-slovakaj aktoroj, post 4 jaroj jam ili ludis dum la tuta jaro. Inter 1938-1945 Kassa rehungariĝis, en la teatrejo denove estis hungarlingvaj spektakloj. Inter 1945–1948 pro subpremado de hungaroj plene mankis la hungara teatro, sed poste hungarlingva trupo de Komárno ricevis eblecojn. Baldaŭ aparta loka, pli malgranda teatrejo ekfunkciis en Košice.

La teatrejo redakti

La unua teatrejo estis konstruita inter 1786-1789. Interne estis loko por 500 homoj. Sur la teretaĝo estis ankaŭ kafejo, restoracio, ĉambro por bilardo, sur la unua etaĝo drinkejo, babilejo kaj fumĉambro. En 1897 la teatrejo estis malkonstruita kaj en la sama loko pli nova konstruiĝis (vidu la foton!). Inter 1988-1994 la teatrejo estis plene renovigita, en la apudaĵo oni faris fontanon.


Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti